Bertha Keyser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertha Keyser
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1868 (1868-06-24)
en Maroldsweisach
Morto 21-an de decembro 1964 (1964-12-21) (96-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo misiisto
vdr

Bertha KEYSER (naskiĝinta la 24-an de junio 1868 en Maroldsweisach, mortinta la 21-an de decembro 1964 en Hamburgo) estis germana karitate aganta misiistino. Ŝi kromnomitis "Engel von St. Pauli", anĝelo de la hamburga amuzokvartalo Sankta Paŭlo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trejnado[redakti | redakti fonton]

Keyser originas el simpla kaj pieca familio. Post trejnado kiel bakistino ŝi iris eksterlanden kaj laboris kiel infanistino en Anglujo, vojaĝakompanantino en Usono kaj ĉambristino de grafino en Parizo. Poste ŝi resumis tiun tempon tiel: Das reiche, satte Leben bei meinem Duc bekam mir nicht. Und zum Entsetzen aller ging ich zu den Armen und wurde später Gefängniswärterin in einem Pariser Frauengefängnis.“[1] Poste ŝi laboris kiel edukistino en hejmo por knabinoj krimaj.

Karitata agado en Hamburgo[redakti | redakti fonton]

En 1913 ŝi venis al Hamburgo, al la misio Strand-Mission. Ŝi fondis propan misian societon, kiu estis financata per mondonacoj; cetere, dum mondokolektado ŝi nomis la senhejmulojn paseroj de Dio. Ŝia unua agadoloko por la surstrate vivantaj junuloj kaj senhejmuloj estis ekde 1914 ĉe Alter Steinweg nr 25. Sekvis manĝodisdonado al malriĉuloj (per tri veturilkuirejoj), surstrataj diservoj, vizitoj de arestitaj kaj malasanuloj, prizorgo de ĉiesulinoj.

Pro protestoj de la najbaroj pri tro granda hommoviĝo en la misistacioj, Keyser daŭre estis serĉanta novajn lokojn. En 1927 ŝi aranĝis ekzemple la hejmon "Fels des Heils" por virinoj sen hejmo en Winkelstraße nr 17 (resp. Rothesoodstraße). La lasta domicilo de ŝi post la Dua mondmilito estis vendeja loĝejo en Bäckerbreitergang nr 7 (ĉiuj adresoj estas stratoj en Hamburgo). Tie ĉi ŝi estis repreninta en 1945 sian bonfaran agadon kiel 77-jaraĝulino.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ŝi mortis dumlabore. Sekvis la funebran ceremonion en Ohlsdorf pli ol 500 homoj. Ŝi estis tre fama en Hamburgo. Amikoj kolektis monon por modestan tomboŝtonon kun la elbiblia, laboriadinstiga verseto: "Iru ankaŭ ci en la vinoĝardenon! Ĝi nuntempe ne plu staras sur originala loko tombeje sed restarigitis alie.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1983: strateto en St. Pauli nomatas por ŝi
  • Akcepto en la t.n. Ĝardeno de la virinoj en la malnova parto de la tombejo de Ohlsdorf, proksime de la Cordes-aleo ĉe la akvoturo - tie okazis en 2007 ankaŭ ekspozicio honore al ŝi
  • Portreto en la kripto de la Ĉefpreĝejo Sankta Mikaelo por memorigi onin al ŝi

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵo laŭ Barbara Leisner: Der Engel von St. Pauli - tradukite: "La riĉa, sata vivo ĉe Duc ne faris bonon al mi. Kaj je la malkomprenego de ĉiuj mi serĉis la ĉeeston de malriĉuloj kaj iĝis poste gardistino en pariza prizono por virinoj."
  2. Societo Garten der Frauen e. V.: Bertha Keyser, Schwester der Straßenmission

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]