Ervin Roszner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Roszner
Persona informo
Erwin Roszner von Roseneck
Naskiĝo 19-an de decembro 1852 (1852-12-19)
en Varsány
Morto 2-an de oktobro 1928 (1928-10-02) (75-jaraĝa)
en Telekes
Tombo Telekes vd
Lingvoj hungaralatinagermana vd
Ŝtataneco AŭstrioHungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Liberal Party • National Party of Work vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Ervin Roszner [rosner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Roszner Ervin estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro, eklezia verkisto, ĉambelano. Lia nobela antaŭnomo estis rosenecki. Lia familia nomo aperis foje kiel Rostner, vagy Rosner.

Ervin Roszner [1] naskiĝis la 19-an de decembro (?) 1852 en Varsány. Li mortis la 2-an de oktobro 1928 en Telekes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Roszner frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto, krome li lernis en akademio de Eger. En 1876 li akiris juran diplomon, poste li instruis en Jura Akademio (Nagyvárad). En 1878 li atingis la instruan rangon privata, en la sekva jaro eksterordinara, en 1880 publika ordinara profesoro. En 1883 li ricevis la titolon imperiestra kaj reĝa ĉambelano. Inter 1877 kaj 1885 li estis membro de la senato. En 1887 li estis elektita parlamenta deputito, krome li estis departementestro. Inter 1903 kaj 1905 li estis guberniestro de Fiume, kie li partoprenis en korupto. En 1904 li ricevis la titolon interna sekreta konsilisto. Inter 1915 kaj 1917 li estis ministro pri reĝaj aferoj. Ĝis Kalistefa revolucio li politikadis en la parlamento, poste li plene retiriĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Régi magyar házassági jog (1887)
  • Néhány szó „Régi magyar házassági jog” című munkám védelméül (1888)
  • Magyar agrárpolitika és a búzaárak (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]