George Psalmanazar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Psalmanazar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1679 (1679-01-01)
en Suda Francio
Morto 3-an de majo 1763 (1763-05-03) (84-jaraĝa)
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkisto
vdr
La libro de Psalmanazar
La inventita formosa alfabeto.

George PSALMANAZAR (naskiĝis en 1679 - mortis en 1763) estas kaŝnomo de impostoro aŭ mistifikisto kiu aperis en Eŭropo en la 17-a jarcento deklarante sin tajvanano konvertita al kristanismo. Malgraŭ lia eŭropa aspekto, inkluzive bluaj okuloj, multaj homoj kredis lin franca.

Li iris al Britio kie li fariĝis anglikana pastro kaj publikigis tutan fikcian Historical and Geographical Description of Formosa (Historia kaj Geografia Priskribo pri Tajvano) en 1704 kiu inkluzivas la fikcian "Formosa lingvo". Universitato de Oxford eĉ invitis lin instrui al ĝiaj studentoj la "Formosan" lingvon. Anglikana episkoparo mendis al li formosanan tradukon de anglikana katekismo.

Li poste iĝis teologia eseisto, kaj amiko kaj konato de Samuel Johnson kaj aliaj konataj figuroj en 18-a jarcenta literatura rondo en Londono.

Li konfesis sian mistifikon en membiografio publikita en 1764, post lia morto.

Fikcia verko, sed konstruita lingvo[redakti | redakti fonton]

La libro de Psalmanazar ankaŭ priskribis la Formosan-lingvon, fruan ekzemplon de konstruita lingvo. Liaj klopodoj tiurilate tiom konvinkis, ke germanaj gramatikistoj inkluzivis specimenojn de lia tiel nomata "Formosana alfabeto" en libroj pri lingvo ĝis la 19a jarcento, eĉ post kiam lia pli granda trompado estis elmontrita.

Jen lia "traduko" de la Sinjoro-Preĝo:

Amy Pornio dan chin Ornio vicy, Gnayjorhe sai Lory, Eyfodere sai Bagalin, jorhe sai domion apo chin Ornio, kay chin Badi eyen, Amy khatsada nadakchion toye ant nadayi, kay Radonaye ant amy Sochin, apo ant radonern amy Sochiakhin, bagne ant kau chin malaboski, ali abinaye ant tuen Broskacy, kens sai vie Bagalin, kay Fary, kay Barhaniaan chinania sendabey. Amien.

La Formosan-konlang ricevis la kodojn qfo kaj art-x-formosan en la Registro de Kodoj ConLang. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bettencourt, Rebecca G. "ConLang Code Registry". www.kreativekorp.com.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]