Kálmán Kánya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Kánya
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1869 (1869-11-07)
en Sopron
Morto 28-an de februaro 1945 (1945-02-28) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Kálmán Kánya [kAnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kánya Kálmán estis hungara politikisto, ministro, diplomato.

Kálmán Kánya kun Adolf Hitler kaj Béla Imrédy

Kálmán Kánya [1][rompita ligilo] naskiĝis la 7-an de novembro 1869 en Sopron. Li mortis la 28-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Kánya frekventis diplomatian akademion, poste li eklaboris en Konstantinopolo kaj en aliaj eŭropaj urboj. En 1905 li ricevis postenon en Vieno en la komuna ministerio pri eksterlandaj aferoj. En 1913 li estis ambasadoro en Meksiko. Inter 1920 kaj 1925 li estis subministro pri eksteraj aferoj, poste diplomato en Berlino. Inter 1933 kaj 1938 li estis ministro en Kabineto Gömbös, Kabineto Darányi, Kabineto Imrédy. Li ligis Hungarion al akso Berlino-Romo. En 1935 li ricevis membrecon en la senato. En 1938 li gvidis la hungaran delegacion en Unua Viena Arbitracio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]