Carlinhos Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlinhos Brown
Persona informo
Naskonomo Antônio Carlos Santos de Freitas
Aliaj nomoj Carlinhos Brown
Naskiĝo 23-an de novembro 1962 (1962-11-23) (61-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Chico Brown
Okupo
Okupo kantistokomponisto • percussionist • muzikproduktistogitaristo
TTT
Retejo http://www.carlinhosbrown.com.br/
vdr

Carlinhos Brown, en la hispana lingvo konata kiel Carlito Marrón, vere Antônio Carlos Santos de Freitas (naskiĝinta la 23-an de novembro 1962 en Salvador de Bahio) estas brazila muzikisto kaj kantverkisto. Li alprenis sian kromnomon „Brown“ honore al H. Rap Brown, membro de la Partio Nigra Pantero, kaj James Brown. Lia muziko estas miksaĵo inter brazila kaj kariba muziko kun elementoj el funko, rokmuziko kaj soŭlo.

Carlinhos Brown en 2013

Li estis fondinto kaj mentoro de la muzikbando kaj karnavalogrupo Timbalada. En 2002 li fondis kune kun Arnaldo Antunes kaj Marisa Monte la muzikbandon Tribalistas. La kanto Já Sei Namorar furoris en Brazilo, same kiel ankaŭ lia duan kanto Velha Infância, kaj ankaŭ ekster Brazilo li estas tre sukcesa. En 2007 aperis la sepa studiodisko A Gente Ainda Não Sonhou: la lumdisko enhavas 14 novajn sonregistraĵojn ekestintajn kunlabore kun Marisa Monte, Jaques Morelenbaum, Javier Limon kaj aliaj.

Okaze de la Piedpilka Mondpokalo de 2014 en Brazilo aperis de Carlinhos Brown aktuala versio de lia titolo „Cadê O Timbal“ el la jaro 1994, kiu tamen estas publikigata sub la nomo „Timbaleiro“. Lia kanto "Real in Rio" kunlaborita kun Sergio Mendes kaj Siedah Garrett por la filmo Rio estis nomumata en 2012 por la Premio Oskaro.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1996 Alfagamabetizado (Blue Note)
  • 1998 Omelete Man (Blue Note)
  • 2001 Bahia do Mundo: Mito e Verdade (Blue Note)
  • 2003 Carlinhos Brown é Carlito Marrón (Blue Note)
  • 2004 Candyall Beat (Vale)
  • 2006 Candombless (Tratore)
  • 2007 A Gente Ainda Não Sonhou (Sony BMG/Tropical Music)
  • 2010 Adobró (Sony BMG)
  • 2010 Diminuto (Sony BMG)
  • 2012 Mixturada Brasileira
  • 2014 Marabô

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]