István Sarlós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Sarlós
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1921 (1921-10-30)
en Budapeŝto
Morto 19-an de junio 2006 (2006-06-19) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Social Democratic Party vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Sarlós [iŝtvAn ŝarlOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarlós István estis hungara politikisto, vicĉefministro, parlamentano, parlamentestro.

István Sarlós inter laboristoj

István Sarlós [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de junio 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Sarlós abiturientis en 1939, poste li eklaboris en uzina administrado, krome li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1942 li soldatiĝis, poste li estis militkaptito en Germanio. Post la 2-a mondmilito li estis loka partiestro. En 1956 li akiris instruistan diplomon en Universitato de Budapeŝto. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li tuj aliĝis al stabo de János Kádár. Li estis parlamenta deputito inter 1963 kaj 1990, dume li havis signifajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn, ekzemple li estis parlamentestro kaj vicĉefministro [2]. Li ricevis 11 premiojn aŭ medalojn inter 1950 kaj 1985.

Fontoj[redakti | redakti fonton]