Zoltán Juhár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Juhár
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1930 (1930-01-19) (94-jaraĝa)
en Hernádnémeti
Lingvoj rusagermanaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Zoltán Juhár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhár Zoltán estas hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, diplomato.

Zoltán Juhár [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1930 en Hernádnémeti.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Juhár frekventis komercan mezlernejon en Sátoraljaújhely, poste li akiris ekonomian diplomon en Universitato Marx Károly en 1952. En la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. Komence li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li havis postenon en trusto, poste en ministerio pri eduko, fine en 1957 en ministerio pri enlanda komerco. Inter 1969 kaj 1982 li estis subministro, poste ministro pri enlanda komerco ĝis 1987. En la sekva jaro li partoprenis en establo de nova ministerio pri komerco. Inter 1988 kaj 1990 li estis diplomato, poste li pensiuliĝis kaj plene forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kereskedelempolitika (1981) - faklibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]