Albuino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Albuino
Persona informo
Naskiĝo 10-a jarcento
Morto 5-an de februaro 1006 (1006-02-05)
en Brixen
Tombo Katedralo de Brixen vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Familio
Familio Aribonidoj
Patro Albuin, margrafo de Karintio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro • katolika episkopo vd
Laborkampo teologio vd
Episkopo de Brixen
Dum ekde ĉ. 975 en Säben
ekde 991 en Brixen
Sanktulo
Festotago 5-a de februaro
Patroneco diocezo Bozen-Brixen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kirko en Saubach/Barbian, sub patroneco de Sanktaj Albuino kaj Ingenuino, kiel multaj aliaj kirkoj en la regiono

Sankta Albuino (naskiĝis en Karintio, mortis la 5-an de februaro 1006 en Brixen) estas - kune kun Sankta Ingenuino - la patrono de la katolika diocezo Bozen-Brixen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li originas el la karintia branĉo de la Aribonidoj kaj estis parenco de imperiestro Henriko la 2-a. Lia patrino estis Hildegardis. Albuino iĝis episkopo de Säben ĉ. la jaro 975 proksime de Klausen kaj translokigis en 991 la sidejon episkopan al Brixen kiu intertempe estis pli granda ol Säben.

Kiel konsilisto por imperiestro Oto la 2-a li riĉiĝis, kiam donacitis al li bienoj i.a. en la Markio Krain. Li ankaŭ zorgis por la bonstato de la eklezio.

Jam dum la 11-a jarcento komencis la kulto ĉirkaŭ Albuino. En 1141 liaj ostoj venis en la katedralon de Brixen kie konservatas (eble) ankaŭ kazublo de li. Lia festotago estas la 5-a de februaro. En la 13-a de majo la brixenanoj festas la translokon de liaj ostoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]