Hanns von Gumppenberg
Hanns von Gumppenberg | ||
---|---|---|
Hanns von Gumppenberg, antaŭ 1904
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1866 en Landshut | |
Morto | 29-an de marto 1928 (61-jaraĝa) en Munkeno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto kabaredisto tradukisto poeto teatra kritikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hanns Theodor Karl Wilhelm von Gumppenberg (pseŭdonimoj: Jodok, Professor Tiefbohrer; naskiĝinta en la 4-a de decembro 1866 en Landshut, mortinta en la 28-a de marto 1928 en Munkeno) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto. Li apartenis al la Munkena Moderno.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Gumppenberg iris sian propran, ofte dornan vojon kiel poeto kaj kritikisto sen atenti modojn kaj samtempulojn. Jam kiel lernanto de ĉe Pagerie li skribis respektitan dramon; frue li aliĝis al la spirita revolucio de la alproksimiĝinta komenco de nova jarcento ne iĝante naturalisto.
Lia tre profunda kaj al ĉio ajn malferma karaktero gvidis lin en la regnon de ideoj. Demandoj de la homaro kaj vizioj de la mondo, ne socialaj problemoj aŭ ĉiutagaĵoj pridiskutotaj estis liaj temoj. Tiel li venis tra la fare de ekleziuloj ege atakita kristodramo Der Messias (1890) al mistikismo kaj spiritismo (Das Dritte Testament, 1891, Alles und Nichts, 1894, Der fünfte Prophet, 1895). Kiel gravega teatrokritikisto de Munkeno en 1901-09 Gumppenberg estis sincera kaj nesubaĉetebla.
Liaj lingvaj talentegoj videblas en perfektaj tradukoj de skandinaviaj kaj anglaj verkoj (Bellmann-Brevier, 1909), tamen lia plej granda sukceso estis en la rolo de parodiisto. Membriĝinte al la rondo de la "Undekaj ekzekutistoj / Elf Scharfrichter" li skribis Frau von der Isar pro la verko Fruen fra Havet de Henrik Ibsen. En tri volumoj Ueberdramen (1902) li parodiis la literaturon de sia tempo. Lia satira poemkolekto (kun prozaĵoj) Das Teutsche Dichterroß, in allen Gangarten vorgeritten … (1901) estis plurfoje reeldonita.
La frua morto de sia artiste multpromesinta filino Irmgard (1899–1922) igis Guppenberg fermitan kaj trankvilan dum la lastaj vivojaroj. Lia espero je eldonado de sia tuta verkaro ne plenumitis. Tiel de 35 dramoj nur 15 publikigitis.
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Thorwald, 1888
- Die Minnekönigin, 1894
- Der erste Hofnarr, 1899; Kg. Heinrich I., 1904
- Kg. Konrad I., 1904
- Hzg. Philipps Brautfahrt, 1904
- Die Einzige, 1905
- Aus meinem lyr. Tagebuch, 1906
- Schauen u. Sinnen, Gedichte, 1913
- Philos. u. Okkultismus, 1924
- Lebenserinnerungen, el la postlasitaĵoj, 1929.