László Surján

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Surján [lAslO ŝurjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Surján László estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kuracisto, patologo.

László Surján en 2014

László Surján [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1941 en Hungario en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Surján frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li lernis teologion 3 jarojn en akademio en Romo, fine li akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1969. Post lernado li eklaboris en medicina universitata instituto kiel patologo. En 1983 li kandidatiĝis, post 3 jaroj li iĝis docento. Li aliĝis al la kristandemokratoj en 1989, en la sekva jaro li estis nomumita ministro pri popolbonstato (komprenu: sano), krome li ricevis mandaton en la parlamento. Li estis elektita deputito en 2004 en Eŭropa Parlamento, tial li abdikis pri la hungara parlamenta aneco. En 2009 li denove havis mandaton en Eŭropa Parlamento.

Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]