György Matolcsy
György Matolcsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto - ekonomiko (–1977) |
Familio | |
Edz(in)o | Vajda Zita (en) (2017–) |
Parencoj | Miklós Matolcsy () |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
György Matolcsy [djordj matolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Matolcsy György Huba estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto. György Matolcsy [1] Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de julio 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Matolcsy abiturientis en sia naskiĝurbo en 1973, poste li studis en Ekonomia Universitato pri Marx Károly, kie li akiris diplomon en 1977. Post lernado li laboris unu jaron en instituto, poste en la ministerio pri financo, fine denove en alia instituto, dume en 1981 li doktoriĝis. Li aliĝis tiutempe al la komunistoj. En 1990 duonjaron li estis subministro. Inter 2000 kaj 2002 li estis ministro pri ekonomio (same inter 2010 kaj 2013), inter tiuj tempoj li gvidis instituton. Li estis elektita parlamenta deputito en 2006 kaj 2010. Ekde 2013 li estas bankestro de la Hungara Nacia Banko. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lábadozásunk évei (1991)
- Sokk (vagy kevés?) (1998)
- Élő emlékeink (2003)
- Éllovasból sereghajtó (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto