Miklós Matolcsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miklós Matolcsy [miklOŝ matolĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Matolcsy Miklós estis hungara apotekisto, profesoro, kuracisto.

Miklós Matolcsy [1] naskiĝis la 16-an de junio 1869 en Cegléd, li mortis la 4-an de decembro 1938 en Farmos.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Matolcsy frekventis mezlernejojn en Sárospatak kaj Budapeŝto. Li akiris apotekistan, kuracistan (en 1902) kaj kemian diplomojn en Universitato de Budapeŝto. Inter 1893 kaj 1907 li laboris en kemia instituto apud Károly Than. Ekde 1896 li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn. En 1905 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1907 kaj 1933 li gvidis la universitatan apotekon. Dum la 1-a mondmilito li estis gvidanto de ĉiuj armeaj apotekoj. En 1922 li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro, samtempe li iĝis medicina ĉefkonsilisto. Ĝis 1930 li estis kuracisto de vilaĝo Farmos.


Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Könyv- és irodalmi gyűjtemény magyarországi gyógyszerészeti munkákról, 1578 – 1909 (1910)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.