Csaba Hende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Hende
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1960 (1960-02-05) (64-jaraĝa)
en Szombathely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • ELTE Faculty of Law
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Csaba HENDE [ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hende Csaba estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

Csaba Hende en 2011

Csaba Hende [1] Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 5-an de februaro 1960 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Hende abiturientis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1984, post 3 jaroj li advokatiĝis. Li aliĝis al ĵus fondita nekomunista partio en 1988. En 1991 li akiris postenon en ministerio pri defendo. Inter 1994 kaj 1998 li denove estis advokato, poste li estis nomumita subministro pri justico. Ekde 2002 li estas parlamenta deputito seninterompe. En 2010 li estis nomumita ministro pri defendo en Dua Kabineto Orbán, post 4 jaroj same en Tria Kabineto Orbán.

Li edziĝis en 1984, poste li havis 2 ĝemelajn filinojn, en 2013 li eksedziĝis, poste denove edziĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]