Julianna Lisziewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julianna Lisziewicz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1959 (1959-03-30) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoBrunsviga Universitato de Teknologio
Familio
Patro Antal Lisziewicz
Okupo
Okupo biologo • kemia inĝeniero • imunologo • basketbalisto
vdr

Julianna Lisziewicz [liŝjeviĉ]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lisziewicz Julianna estas hungara biokemiisto, kemiisto, imunologo, negocisto, profesoro. Ŝia patro estis Antal Lisziewicz.

Julianna Lisziewicz [1] naskiĝis en 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Julianna Lisziewicz akiris diplomojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1980 pri kemio, en 1982 pri biokemio. Post siaj studoj ŝi edziĝis kaj translokiĝis al Göttingen, kie ŝi doktoriĝis (PhD) en 1986. Post 2 jaroj helpe de stipendio ŝi esploris kanceron la Nacia Instituto pri Sano en Bethesda, Marilando. Inter 1990 kaj 1995 ŝi gvidis la esploradon pri virusoj kaj HIV, poste ŝi fondis firmaon. Tiutempe ŝi ankaŭ instruis en usona universitato. En 2004 ŝi ricevis signifan stipendion, tial ŝi translokiĝis al sia naskiĝurbo, kie ŝi esploras kaj instruas en Universitato Semmelweis, foje en Scienca Universitato de Szeged kaj Universitato de Budapeŝto.

Ŝi inventis kuracilon "DermaVir", kiu helpas al Hiv-malsanuloj. Ŝi fondis firmaon ankaŭ en Budapeŝto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]