Jitish Kallat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jitish Kallat
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Mumbajo
Lingvoj hindia
Ŝtataneco Barato
Alma mater Sir Jamsetjee Jeejebhoy School of Art
Okupo
Okupo pentristo • artisto
vdr

Jitish KALLAT [ĝitiŝ kalat] (n. en 1974 en Mumbajo, Barato) estas barata pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kallat naskiĝis en Bombay, nuntempe Mumbajo, en 1974, kie li loĝas ankoraŭ. Li licenciiĝis ĉe la Sir J. J. School of Art en Mumbajo en 1996. Li ekspoziciis internacie, en Britio, Germanio kaj Usono. Lia edzino, Reena Saina Kallat [rina saina kalat] ankaŭ estas artisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La pentraĵoj de Kallat ofte estas monumentaj en amplekso, lia plej granda pentraĵo mezuriĝas 2,5 x 7 m. Liaj temoj ofte estas memrilataj, bildigante lin, lian edzinon, kaj aliajn familianojn. Li ege uzas fotografion en siaj verkoj, kiu donas al siaj pentraĵoj aspekton kiu similas al popularaj reklamafiŝoj. Li konstruas siajn pentraĵojn pere de tavoloj de farbo, kiujn, post sekiĝo, li parte senŝeligas, kaj ĉirkaŭĉizis, donante al ili senton kaj aspekton de Mumbaja muro.