Paladio de Galatia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paladio de Galatia (363364420) estis monaĥo, episkopo kaj hagiografo de Johano Krizostomo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paladio fariĝis monaĥo en 386 aŭ malmulte poste; en 388 li translokiĝis al Aleksandrio, en 390 al Nitria kaj la sekvan jaron al dezerta zono konata kiel Ĉelio pro sia sennombro de monaĥaj ĉeloj; tie li pasigis la sekvajn naŭ jarojn, dekomence kun Makario la Granda kaj poste kun Evagrio de Ponto. Poste li elmigris al Palestino por povi loĝi en klimato malpli varma ĉar lia sano jam plimalboniĝis.

En 400 li estis konsekrita episkopo de Heliopolo de Bitinio kaj tre frue li estis kuntrenita en la disputojn pri Johano Krizostomo. En 405 li vizitis Romon, kie li engaĝiĝis favore de Krizostomo, sed la sekvan jaron li estis ekzilita al la diocezo de la egipta Sieno kaj poste en la Tebaido. En 412413 li estis restarigita en sia ofico post monaĥa restado sur la Olivarba monto.

En 419420 Paladio verkis la Lausan historion, kiun li kompilis por Lauso, praepositus sacri cubiculi (alta funkciulo de la kortego de Teodozo la 2-a), kiu rezultis defendo kaj laŭdo honore de Johano Krizostomo. Li estis aŭtoro, plej probable, ankaŭ de Dialogo pri la vivo de Krizostomo. Li forpasis en la sekva jardeko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]