Mihály Ignác Lenhossék

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Ignác Lenhossék
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1773 (1773-05-11)
en Bratislavo
Morto 12-an de februaro 1840 (1840-02-12) (66-jaraĝa)
en Buda
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj latinahungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano József Lenhossék
Parencoj Kárffy Titusz
Mihály Lenhossék
Albert Szent-Györgyi
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Mihály Ignác Lenhossék [mihAj lenhoŝEk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lenhossék Mihály Ignác estis hungarlandana germana-hungara kuracisto, profesoro. Lia origina naskiĝnomo estis Linoschegg Mihály Ignác. Lia filo estis József Lenhossék, lia nepo estis Mihály Lenhossék, lia pranepo estis Albert Szent-Györgyi.

Mihály Ignác Lenhossék [1] naskiĝis la 11-an de majo 1773 en Hungara reĝlando en Pressburg (nuntempa Bratislava en Slovakio). Li mortis la 12-an de februaro 1840 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Ignác Lenhossék devenis el germana familio. Li frekventis jezuitan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Vieno kaj Pest (urbo). Li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1799. Post siaj studoj li estis ĉefkuracisto de Esztergom (historia departemento), kie li inokuladis kontraŭ varioloj. Li ekinstruis en Universitato de Pest en 1808, en la sama jaro li nobeliĝis. En la studjaroj 1809 kaj 1815, en 1816 rektoro. Inter 1819 kaj 1825 li instruis en Vieno. En 1825 li iĝis ĉefkuracisto de Hungarujo, post 4 jaroj li ordonis la inokulon kontraŭ varioloj, en 1831 li multe strebis kontraŭ ĥoleroj. En 1823 li ricevis svedan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Un¬tersuchungen über Leidenschaften und Ge¬müthsaffekten als Ursachen und Heilmittel der Krankheiten (1804)
  • Védhimlőoltás (1804)
  • Observanda circa febrim scarlatinum (1826)
  • Animadversiones circa curandam choleram orientalem... (1831)

Fontoj[redakti | redakti fonton]