Venceslav Trnka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venceslav Trnka
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1739 (1739-10-16)
en Tábor
Morto 12-an de majo 1791 (1791-05-12) (51-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

Venceslav Trnka von Krzowitz (ĉeĥe Václav Trnka z Křovic, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj nomformo Trnka Vencel) estis ĉeĥa (poste hungarlandana) kuracisto, anatomo, patologo, profesoro.

Venceslav Trnka [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1739 en Ĉeĥio en Tábor. Li mortis la 12-an de majo 1791 en Hungara reĝlando en Peŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Venceslav Trnka komence studis en Universitato de Karolo, poste en universitato en Vieno, kie li akiris kuracistan diplomon en 1770. Li laboris jam en 1769 en hospitalo en Vieno. Post la doktoriĝo li estis nomumita profesoro en la ĵus fondita medicina fakultato de Reĝa Universitato de Nagyszombat, kiu estis tiam la unusola hungara universitato. Ekde 1785 li estis katedrestro, en la studjaroj 1775, 1776, 1780, 1785 dekano, en 1786 rektoro. kiu naskis 3 gefilojn. Menciindas, ke dum tiuj jaroj la universitato estis translokigita al Buda en 1777, fine al Pest en 1784.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis medica de morbo coxario (1770)
  • Historia febrium intermittentium, omnis... (1775; germane 1781)
  • Commentarius de tetano, plus quam ducentis cl. medicorum observationibus (1777)
  • Historia amauroseos omnis aevi observata medica continens I-II. (1781; germane 1790)
  • Abhandlung über das Magenweh (1788)
  • Geschichte des schwarzen Stars (1790)
  • Historia haemorrhoidum... (1794–1795) - 3 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]