Artúr Erdélyi
Artúr Erdélyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Arthur Diamant |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de decembro 1977 (69-jaraĝa) en Edinburgo, Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Lingvoj | angla • hungara • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Germana Universitato de Prago (1937–1938) Teknika Universitato en Brno (1926–1928) |
Familio | |
Edz(in)o | Eva Neuburg-Erdélyi (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Verkoj | Erdelyi–Kober operator |
Artúr Erdélyi [erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Artúr estis hungardevena-brita matematikisto, profesoro.
Artúr Erdélyi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de decembro 1977 en Edinburgo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Artúr Erdélyi devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li ne povis lerni plu en la universitato pro la kontraŭjuda leĝo, tial li plulernis en Brno kaj Prago. Li doktoriĝis el matematiko en 1938. Post la okupado fare de nazioj li rifuĝis al Skotlando, kie li denove doktoriĝis (DSc) en 1940, krome li instruis en Universitato de Edinburgo. Inter 1947 kaj 1964 li instruis en Kalifornio, poste li revenis al Edinburgo, kie li instruis plu ĝis sia morto en 1977. Li okupiĝis pri perpendikularaj polinomoj, supergeometriaj funkcioj, asimptota analitiko, partaj diferencialaj ekvacioj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Higher transcendental functions. Vols. I, II. (1953)
- Lectures on Mikusiński's theory of operational calculus and generalized functions (1959)
- Operational calculus and generalized functions (1962)