Darío Rodríguez López de Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Darío Rodríguez López de Silva
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1931 (1931-07-31)
en Madrido
Morto 14-an de oktobro 2015 (2015-10-14) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Darío en 2003
Darío en 2003

Darío RODRÍGUEZ López de Silva (Aŭgusto 1931 - Madrido, 14-a de oktobro 2015) estis hispana esperantisto.

Darío lernis Esperanton tre juna, kaj komencis aktivi en la madridaj esperantistaj rondoj, kiuj iom post iom rekuperiĝis post la Hispana Enlanda Milito. Laŭ la verko "Historia del esperanto en Madrid", de Lupe Sanz, jam en 1952 li gvidis kursojn de Esperanto kaj en 1953 li eniris en la estraro de Madrida E-Klubo kune kun generalo Perogordo. En 1954 li estis nomumita voĉdonanto de la estraro de HEF prezidita de doktoro Herrero, nome de la madridaj esperantistoj. Tie li estis respondeculo pri la servo pri gazetaro kaj radio. Li estis aktiva en la disvastigo de nia lingvo en amaskomunikiloj kaj eĉ gvidis programon pri Esperanto en la radio.

Li ankaŭ estis sekretario de la Organiza Komitato de la 18-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Madrido en Julio de 1957. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj lia agado tre malpliiĝis, ĉefe pro personaj kaŭzoj, kaj tiun periodon li poste nomis (iom troige) sia kabeiĝo.

Tamen, post sia emeritiĝo li revenis al la movado kun granda forto. Malgraŭ sia aĝo li tre bone regis la retajn ilojn, kaj dediĉis sian aktivadon ĝuste al la partopreno en la unuaj retaj forumoj kaj al la interŝanĝo de novaĵoj de iuj partoj de la movado al la aliaj, super la landlimoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forpasis Darío, Nia Voĉo, reta gazeto, Madrida Esperanto-Liceo, Novembro 2015.