Arturo Alfandari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo Alfandari
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1888 (1888-06-08)
en Italio
Morto 1-an de majo 1969 (1969-05-01) (80-jaraĝa)
Lingvoj germanaanglafranca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo lingvistodiplomato
vdr

Arturo ALFANDARI (naskiĝis la 8-an de junio 1888, mortis la 1-an de majo 1969) estis belga diplomato, konata kiel kreinto de la planlingvo Neo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfandari originis el itala-juda[1] familio. Dum la Unua Mondmilito li okupiĝis pri kriptologio ĉe la stabo de la itala armeo. Post la milito li establiĝis en Belgio, unue kiel eksportisto, poste kiel belga diplomato.[2]

Neo[redakti | redakti fonton]

Lia propono por la planlingvo Neo disvolviĝis en la 1930-aj jaroj kaj estis unuafoje prezentita al la publiko en malgranda, memeldonita libro en 1937. La finan version li prezentis ekde 1961.

La projekto de Alfandari estis priskribita kiel la natura kaj neevitabla pluevoluigo de Esperanto (P. Rasquin) kaj kiel radikala kaj kontentiga reformo de Esperanto, konseriderebla de esperantistoj eĉ kiel plisimpligo de ilia lingvo (A. Lavagnini).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leah Bornstein-Makovetsky. "Alfandari Family." Encyclopedia of Jews in the Islamic World. Executive Editor Norman A. Stillman. Brill Online, 2015. <http://referenceworks.brillonline.com/entries/encyclopedia-of-jews-in-the-islamic-world/alfandari-family-SIM_0001260> Alirdato: 2015-11-10
  2. (1961-06-16) Life Magazine.