Péter Károly Goldmark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Károly Goldmark
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1906 (1906-12-02)
en Budapeŝto
Morto 7-an de decembro 1977 (1977-12-07) (71-jaraĝa)
en Port Chester
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno • New Canaan Country School
Familio
Infano Peter C. Goldmark, Jr.
Okupo
Okupo inventistofizikistoinĝeniero
vdr

Péter Károly Goldmark [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Goldmark Péter Károly, konata en Usono Peter Carl Goldmark estis hungara-usona inĝeniero, inventisto, fizikisto. Lia origina persona nomo estis nur Péter, baldaŭ li prenis la nomon Károly honore al sia parenco Károly Goldmark.

Péter Goldmark [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de decembro 1977 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Goldmark devenis el juda familio. Li akiris inĝenieran diplomon en Berlino, fizikistan diplomon en Vieno. En 1933 li migris al Usono. Post 3 jaroj li laboris en laboratorio de Columbia Broadcasting System (CBS), inter 1954 kaj 1972 li estis direktoro, poste li gvidis propran firmaon. En 1940 li inventis koloran televizion, en 1948 pli perfektan gramofondiskon, sed li havis ankaŭ aliajn inventojn. En 1977 li ricevis usonan premion. Li mortis pro aŭtoakcidento.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Autobiography (membiografio), (1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]