Samu Pecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Pecz
Persona informo
Naskonomo Pecz János Sámuel
Naskiĝo 1-an de marto 1854 (1854-03-01)
en Peŝto
Morto 1-an de septembro 1922 (1922-09-01) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Subskribo Samu Pecz
Familio
Patro Ármin Pecz
Frat(in)o Ármin Pecz
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
Verkoj Great Market Hall
Kalvinana preĝejo (Víziváros)
Fasori Gimnázium
Hungara Tutlanda Arkivo
vdr

Samu Pecz [ŝamu pec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pecz Samu estis hungara arkitekto, profesoro. Lia familia nomo aperis foje en formo Petz. Lia bopatro estis János Wagner (arkitekto).

Samu Pecz [1] naskiĝis la 1-an de marto 1854 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de septembro 1922 en Budapeŝto.

Loĝdomo en Budapeŝto laŭ projekto de Samu Pecz

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pedagogia altlernejo de Debrecen laŭ projekto de Samu Pecz
Luterana kirko (Budapeŝto-Erzsébetváros) laŭ projekto de Samu Pecz

Samu Pecz frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József, Teknikuniversitato de Stuttgart, akademio en Vieno, fine li vivis en Ateno por ekvidi la grekan arkitekton. Hejmenveninta li laboris en laborejo de Frigyes Schulek, dum li akiris arkitektan diplomon en la reĝa teknikuniversitato. En la fruaj 1880-aj jaroj li laboris en laborejo de Alajos Hauszmann, krome li instruis en la reĝa teknikuniversitato. Tiutempe li jam projektis signifajn preĝejojn, poste ankaŭ aliajn gravajn konstruaĵojn. En 1887 li estis nomumita eksterordinara profesoro, en la sekva jaro ordinara profesoro, poste eĉ dekano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A görög kőszerkezetek ismertetése, különös tekintettel a görög dór szentély szerkezetére (1886)
  • Az ókeresztény templom-építészet fejlődése (1886)
  • A protestáns templomok építéséről (1888)

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]