Saltu al enhavo

Antipatro la 1-a (Idumeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antipatro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Edomo
Morto
Familio
Dinastio Heroda dinastio vd
Patro Antipater (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Cypros (en) Traduki (75 a. K.–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Herodo la Granda, Salomeo, Pheroras (en) Traduki, Phasael (en) Traduki, Jozefo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antipatro la 1-aAntipatro la idumeano (greka lingvo: Ἀντίπατρος, Antípatros; naskiĝis ĉirkaŭ 100 a.K. — mortis 43 a.K.) estis la gubernatoro de Idumeo. Lia fama kaj fifama ido estis Herodo la Granda, tial Antipatro estas konsiderita de iuj kiel la unua ano de la heroda dinastio.

Post kiam Salome Aleksandra mortis, ŝiaj infanoj Aristobulo kaj Hirkano batalis por la judia reĝlando. Antipatro, la idumea gubernatoro, subtenis Hirkanon. Pro kelkaj urboj konkeritaj de Aleksandro Janeo Hirkano ankaŭ aĉetis la subtenon de Aretas de Nabateo. Aretas portempe venkis Aristobulon, kiu fuĝis al la Templa Monto. Sed kiam la romanoj eniris en Palestino, ili favoris Aristobulon, elpelante Hirkanon kaj Aretas.[1]

Sed en 63 a.K. Aristobulo efektive ribelis kontraŭ la roma aŭtoritato, nun reprezate de Pompejo. Hirkano lerte subtenis la romanoj kaj fariĝis alta sacerdoto. Sed jam en 57 a.K. estis nova ribelo, fare de Aleksandro, unu el la du filoj de Aristobulo. Ĝi malsukcesis, sed la roma gubernatoro Gabinio denove ŝanĝis la regada sistemo. Gabinio malcentrigis la judan ŝtaton, donante povon al la kampara aristokratio, do Hirkano perdis pli politikan povon.[2]

La roma enlanda milito inter Julio Cezaro kaj Pompejo igis anojn de Pompejo mortigi Aristobulon kaj Aleksandron. Antipatro helpis Cezaron en Aleksandrio, do tial Cezaro preferis la Hirkanon kaj Antipatron, kiam li, denove, reformis la politikan strukturon de Judio. Hirkano fariĝis alta sacerdoto, "etnarko" (ethnarches, "estro de la popolo") kaj "aliancano kaj amiko de la roma popolo" kaj Antipatro iĝis "epitropo" de Judio kaj ricevis roman civitanecon.[3]

Antipatro estis mortigata en 43 a.K. post la mortigo de Cezaro.[4] Liaj infanoj estis Salome, Herodo la Granda, Fasael, Jozefo kaj Feroras.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 76-77.
  2. Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 77-78, 81-82.
  3. Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 82-83.
  4. Peter Schäfer, The History of the Jews in the Greco-Roman World, 2003, 84.