Mahommah Gardo Baquaqua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahommah Gardo Baquaqua
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1823 (1823-11-30)
en Djougou
Morto
Religio islamo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj portugala vd
Loĝloko OlindaNov-JorkoKanadoAnglio vd
Alma mater New-York Central College, McGrawville vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Verkado
Verkoj Biography of Mahommah G. Baquaqua vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mahommah Gardo Baquaqua[1] estis iama sklavo, naskiĝita en Zooggoo, en Centra Afriko, kiu estis reĝlando dependinta de la Bergoo-reĝlando. Li laboris en Brazilo kiel malliberulo, tamen li eskapis al Novjorko en 1847, certigante sian liberecon. Li verkis biografion, eldonita de Usona aboliciisto Samuel Moore en 1854. Lia raporto estas la unua konata dokumento pri la sklavkomerco verkita de iama brazilana sklavo.[2]

Librokovrilo de la memoroj de Baquaqua, eldonitaj en 1854

Biografio[redakti | redakti fonton]

Baquaqua naskiĝis en Djougou (nuntempe en Benino) inter 1820 kaj 1830, en eminenta islama komercista familio. Li lernis la Koranon, literaturon kaj matematikon en islama lernejo. Dum lia adoleskanteco, li partoprenis en la heredaj militoj en Daboya, kun sia frato, kiam li estis kaptita kaj poste savita.

Revenante al Djougou, li ekestis labori en la servo de loka aŭtoritatulo, eble la estro de Soubroukou, kiun li nomas 'reĝo'. La mistraktoj faritaj de li dum tiu tempo igis lin celo de embusko, do li estis kaptita kaj transportita al Reĝlando Dahomejo; en 1845 oni enŝipigis kaj alportis lin al Pernambuko, en Brazilo.

Baquaqua estis sklavo en Olinda, Pernambuko dum ĉirkaŭ du jaroj. Lia majstro estis bakisto, kaj Baquaqua laboris por konstruado de domoj, portante ŝtonojn, lernante la portugalan. Pro la krueleco de liaj brazilaj majstroj, li iĝis drinkemulo kaj klopodis sinmortigon.

Alportita al Rio-de-Ĵanejro, Baquaqua eklaboris en la teamo de la komerca ŝipo Lembrança, transportante varojn al la sudaj provincoj de Brazilo. Sendo de kafo al Usono en 1847 estis lia pasporto al libereco. La ŝipo alvenis en Novjorka Haveno en Junio, kaj lokaj aboliciistoj alproksimiĝis kaj stimulis lin fuĝi el la ŝipo. Post la eskapo, tamen, oni enprizonigis lin en loka malliberulejo, kaj kun la helpo de la aboliciistoj, kiuj stimulis lian fuĝon, oni ne devigis lin reveni al la ŝipo. Li estis sendita al Haitio, kie li vivis kun pastro Judd, baptista misiisto.

Konvertita kaj baptita en 1848, Baquaqua revenis al Usono pro la politika malstabileco en Haitio tiam. Li studis en la New York Central College en McGrawville dum preskaŭ tri jaroj. En 1854 li transloĝiĝis al Kanado kaj lia bibliografio estis eldonita en la sama jaro de Samuel Downing Moore en Detrojto.

Oni ne scias kio okazis al Baquaqua post 1857. Tiam li estis en Anglio kaj aniĝis al la American Baptist Free Mission Society por esti sendita al Afriko kiel misiisto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • AUSTIN, Allan D. African Muslims in antebellum America: transatlantic stories and spiritual struggles. New York: Routledge, 1997.
  • BAQUAQUA. Biografia de Mahommah Gardo Baquaqua; Edição com notas de Allan D. Austin.
  • ELBERT, Sarah. Introduction to American Prejudice Against Color. York: Maple Press, 2002.
  • FOSS e MATHEWS. Facts for Baptist Churches. Atica, NY, 1850.
  • LOVEJOY, Paul E. Identidade e a miragem da etnicidade: a jornada de Mahhomah Gardo Baquaqua para as Américas. Afro-Asia, n. 27, p. 9-39, 2002.
  • KRUEGER, Robert. Biografia e narrativa do ex-escravo Mahommah Gardo Baquaqua. Brasília: Editora Universidade de Brasília, [1997]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]