Liber Abaci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liber Abaci
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fibonacci
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1202
Ĝenro eseo
vdr
Paĝo de la verko de Fibonacci nome Liber Abaci el la Nacia Centra Biblioteko de Florenco montranta (en la dekstra skatolo) la Fibonacci-sekvencon kun la loko en la sekvenco etikedita per romiaj nombroj kaj la valoro per hind-arabaj nombroj.

Liber Abaci (1202, literumita ankaŭ kiel Liber Abbaci, signife Libro de abako) estas historia libro pri aritmetiko fare de Leonardo of Pisa, konita poste laŭ kromnomo Fibonacci.

Liber Abaci estis inter la unuaj okcidentaj libroj kiuj priskribis la hind–arabajn nombrojn tradicie priskribitaj keil "Arabaj Nombroj". Direktante la aplikaĵojn de kaj komercaj negocistoj kaj de matematikistoj, ĝi kontribuis konvinki publikon pri la supereco de la novaj nombroj.

La titolo Liber Abaci signifas "La libro de kalkulado". Kvankam ĝi estis tradukita al "La libro de abako", Sigler (2002) verkis ke tio estas eraro: nome intenco de la libro estas priskribi metodojn fari kalkulon sen helpo de abako, kaj Ore (1948) konfirmis, jarcentojn post ties publikigo ke sekvantoj de algorismoj (sekvantoj de la stilo kalkulo montrita en Liber Abaci) restis en konflikto kun la abakistoj (tradiciistoj kiuj plue uzis la abakon kun la romaj nombroj).

La dua versio de Liber Abaci estis dediĉita al Mikaelo Skoto en 1227.[1][2] Oni ne trovis versiojn de la originala manuskripto de 1202.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. MacTutor, T.C. Scott, P.Marketos, Michael Scot.
  2. Scott, T.C.; Marketos, P. (March 2014) (PDF), On the Origin of the Fibonacci Sequence, MacTutor History of Mathematics archive, University of St Andrews, http://www-history.mcs.st-andrews.ac.uk/Publications/fibonacci.pdf 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]