Patty Duke
Patty Duke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
Persona informo | |||||
Patty Duke | |||||
Naskonomo | Anna Maria Duke | ||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1946 en Kvinzo, Novjorko | ||||
Morto | 29-an de marto 2016 (69-jara) en Coeur d'Alene | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | sepso [#] | ||||
Tombo | North Acton Cemetery [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Harry Falk • John Astin [#] | ||||
Infanoj | Sean Astin • Mackenzie Astin [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • kantisto • politikisto • teatra aktoro • sindikatisto • health activist • aktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1950–2015 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Miracle Worker ❦ The Patty Duke Show [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anna Marie Duke, konata kiel Patty Duke (naskiĝinta la 14-an de decembro 1946, mortinta la 29-an de marto 2016) estis usona aktorino en teatraĵoj, kinofilmoj, kaj televido. Ŝi unue famiĝis kiel junulino, gajnante Oskaron kiel Plej bona subtenanta aktorino 16-jaraĝe pro sia rolo kiel Helen Keller en The Miracle Worker (1962), kiun ŝi antaŭe prezentis sceneje ĉe Broadway.[1] La postan jaron ŝi ricevis propran televidan programon, The Patty Duke Show, en kiu ŝi rolis kiel "identaj kuzinoj". Poste ŝi havis pli maturajn rolojn, ekzemple Neely O'Hara en la filmo Valley of the Dolls (1967).[1] Dum sia kariero ŝi nomumiĝis dek fojojn por premioj Emmy, kaj gajnis tri tiajn premiojn kaj du premiojn "Golden Globe".[2] Duke prezidis la profesian asocion Screen Actors Guild de 1985 ĝis 1988.[1]
Ĉe Duke oni diagnozis dupolusan obstrukcon en 1982, post kio ŝi dediĉis grandan parton el sia tempo al publika parolado kaj edukado pri mensa sano kaj malsanoj. Ŝi mortis la 29-an de marto 2016 pro akuta intesta infekto.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Oscar-winning former child star Patty Duke dies, age 69. Alirita March 30, 2016.
- ↑ Patty Duke Dead: 'Miracle Worker' Star Was 69. Alirita March 30, 2016.
- ↑ Miller, Julie. "Patty Duke, 1960s Film and TV Sweetheart, Dies at 69". Vanity Fair.
Tradukita[redakti | redakti fonton]
Bazita sur la komencaj alineoj de la angla vikipedia artikolo.