Zenono de Verono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenono de Verono
(300-371)
Bildo de Sankta Zenono, episkopo de Verono, pentrita de Giuseppe Marchesi, ankaŭ konata kiel il Sansone, 1741.
Bildo de Sankta Zenono, episkopo de Verono, pentrita de Giuseppe Marchesi, ankaŭ konata kiel il Sansone, 1741.
Persona informo
Naskiĝo 300
en "Malnova Maŭritanio", en Nordafriko
Morto 12-a de aprilo 371
en Verono, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo pastroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zenono de Verono (naskiĝis en Nordafriko, mortis la 12-an de aprilo 371) estis kristana episkopo de la urbo Verono, kaj adoriĝas kiel sanktulo de la katolikismo kaj ortodoksismo.

Li devenis el Maŭritanio. La nomo devenas de la greka ĉefdio Zeŭso - tio ne signifas kulturan ligon al la helena religio, sed tiaj malnovaj nomoj tre kutimis inter kristanoj de la malfrua antikva epoko. Pri lia vivo antaŭ la elektiĝo kiel episkopo de Verono ne estas certaj informoj, krom ke antaŭ la episkopiĝo li vojaĝis al Palestino. Raportoj, laŭ kiuj li vivis kiel fiŝisto ĉe la rivero Adiĝo kaj estis trovata fare de mesaĝistoj de la romia imperiestro Galieno, por savi per preĝoj la malsanan filinon de la imperiestro, sed mezepokaj mitoj - maleblaj jam pro tio, ke Galieno vivis 100 jarojn pli frue.

La 8-an de decembro 362 li iĝas la oka episkopo de Verono. Kristanaj kronikistoj aparte elstarigas lian kuraĝon argumenti kontraŭ la refortiĝanta romia religio sub la imperiestro Juliano la Apostato kaj kontraŭ la arianismo. Li priskribiĝas esti granda predikisto kaj klerulo. Supozeble li havis bonajn konojn pri la antikvaj filozofoj, poetoj kaj retorikistoj. Per sia predikoj kaj lia karismo li laŭ la kronikistoj konvinkis multajn adeptojn de la romia religio kaj de judismo al la kristanismo. Kiel unu el la unuaj gvidaj kristanoj li argumentis favore al teologia koncepto de virgulineco de Maria.

Kvankam laŭ iuj pli postaj mitoj li prezentiĝis kiel martiro, probable li ne mortis martire. Lia tombo (nun) troviĝas en la episkopa kirko de Verono.