Felikso de Komo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri aliaj sanktuloj nomataj Felikso vidu la apartigan liston Sankta Felikso.

Sankta
Felikso de Komo
Episkopo de Komo
Persona informo
Naskiĝo 4-a jarcento
Morto 8-an de oktobro 391 (0391-10-08)
en Komo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Festotago 1-a de julio (14-a de julio, 8-a de oktobro)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Felikso de Komo (mortis ĉ. la jaro 390 de nia erao) estas honorita kiel la unua episkopo de la urbo Komo (Como) en la tiama Romia Imperio kaj nuna Italio. Li deklariĝis sanktulo. Li mortis la 8-an de oktobro 391.

Li estis amiko de Sankta Ambrozio, kiu laŭdis lin pro lia misia aktiveco kaj pastrigis lin en 379.[1] Kiam Sankta Basiano konstruigis preĝejon dediĉitan al la Apostoloj en la urbo Lodi de Lombardio, li konsekris ĝin en la ĉeesto de Ambrozio kaj Felikso. [2] Lia nuna kristana festotago estas la 1-a de julio[3] (kvankam foje, vidu la eksteran ligilon sube, indikiĝas ankaŭ la 14-a de julio aŭ la 8-a de oktobro).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]