Krucŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aberlemno krucplato
kruco de Meilig

Krucplato (sagoŝtono aŭ sago-kruco, estas frukristanaj plej ofte piktaj simbolŝtonoj en la Britaj insuloj, kiuj montras surgravuritan krucon. La tiel nomataj "Pilierkrucoj" kiel la kruco de Neuadd Siarman estas kimra varianto de la skota krucplato.

La piktoj en Skotlando preferis la geometrian platan formon de krucplato. La ronda aŭ rondigita sago, kiu similas pli al menhiro aŭ al la Oghamŝtono (cross-carved stone) estas tipe por Irlando.

Krucplato, kiu verŝajne montras Longinon, kiu pikis per lanco al la flankon de Kristo devenas de Calf of Man el la 9a jarcento. Ĝi montras bizancan influon.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

En sia verko The Early Christian Monuments of Scotland (1903) (la frukistanaj monumentoj de Skotlando) J. Romilly Allen kaj Joseph Anderson dividis la ŝtonojn de la piktoj en tri grupoj.

  • grupo 1 – neprilaboritaj ŝtonoj kunentranĉitaj simboloj. Ne ekzistas krucoj sur ambaŭ flankoj. Ŝtonoj el tiu grupo estas el la 6a ĝis 8a jarcento.
  • grupo 2 – ŝtonoj de pli aŭ malpli ortangula formo kaj kun granda kruco sur unu aŭ ambaŭ flankoj kaj simbolo(j). La simboloj kaj motivoj estas en reliefo kaj la ĉirkaŭo estas kovrata per motivoj. Tiu grupo estas el la 8a kaj 9a jarcento.
  • grupo 3 – ŝtonoj de tiu grupo ne surhavas piktajn simbolojn. Tiuj ŝtonoj povas esti krucŝtonoj, libere starantaj krucoj kuŝantaj tomboŝtonoj aŭ sanktejoj. Ili estas el la 8a aŭ 9a jarcento.

La Brancepeth-trovaĵo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj mezepokaj kolektoj de krucplato estis malkovrita 1998 en la de fajro detruita paroĥa preĝejo Sankta Brandon en Brancepeth sudokcidente de Durham en Anglujo. Tie oni trovis ĉ. 100 platojn. La plej multaj estis trovitaj en la lumkorto, kie en la en la 17a jarcento la rektoro John Cosin kovris ilin por protekti ilin de la detruado fare de puritanoj. Kune kun aliaj simboloj tiaj platoj estis detruitaj de la puritanoj de Cromwell post la civila milito. Ankaŭ en preĝejo en Eston en Teesside oni trovis disbatitajn krucplatojn en la muroj.

Inter la krucplatoj de la 12a kaj 13a jarcento de Brancepeth estas du, kiuj apartenas al la normanda nobelo Geoffrey Neville, fondinto de la familio Neville, postaj grafoj de Westmorland. Multaj platoj montras glavon, kiu signas tombon de viro. Laŭ Peter Ryder la skulptitaj simboloj montras la kontinuecon de la pagana-anglosaksa kulto.

Piktaj krucplatoj en Skotlando[redakti | redakti fonton]

Krucplato en Edderton, Eastern Ross, Skotlando.

Irlandaj ŝtonaj pilastroj respektive krucŝtonoj[redakti | redakti fonton]

Pillar ŝtono, Gallarus Oratory, graflando Kerry, Irlando

Nordirlando[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj ŝtonoj el la Ulstero estas el Kilnasaggart en la graflando Antrim. Laŭ ĝia longa enskribaĵo oni datumas ĝin je 700 p. K. Aliaj ŝtonoj estas i.a. en Killadeas en la grafando Fermanagh; Maghera graflando Londonderry; Turraloskin, graflando Antrim kaj Saul graflando Down. Ekzemploj el la 8a jarcento estas la kuŝantaj krucŝtonoj de Movilla kaj de la monaĥejo Nendrum, ambaŭ en la graflando Down kaj de la monaĥejo Devenish sur la insulo en Lough Erne en la graflando Fermanagh.

Irlando[redakti | redakti fonton]

En Connacht kaj An Mhumhain, precipe sur la duoninsulo Dhuibhne en la graflando Kerry ili estas oftaj. La tomboplatoj estas ofte plataj ŝtonoj kun kruco kaj enskribaĵo, kiu petas je preĝo por la entombigitoj. Ili ekzistas grandkvante kaj diversforme. Ili estas de la 8a ĝis la 11a jarcento. Ekzemploj estas la krucplato de Tullylease kaj kelkaj platoj en Clonmacnoise, kaj:

Kelkaj Ogamo-ŝtonoj surhavas tiel nomataj Ĥi-Roto-krucoj. La Ĥi-Roto-kruco estas la unuaj du signoj de la greka vorto por „Kristo“, kaj .

Kimrujo[redakti | redakti fonton]

Manksinsulo[redakti | redakti fonton]

supra parto de krucplato de Kirk Michael sur Manksinsulo

Multaj paganaj (Sigurd-platoj) kaj kristanaj ŝtonoj (ankaŭ krucplatoj) troviĝas sur la Manksinsulo. Inter ili la fragmento de la krucplato de Thorwald, kiu montras apud la centra kruco homon, kiu tenas alten krucon kaj libron, kaj kiu staras apud fiŝo (kristana simbolo) kaj sur (pagana) serpento. La ŝtono kun la numero Andreas 128 havas sur la rando runon. La dorsflanko montras scenon el Ragnarök. Odino kun siaj korvoj sur la ŝultroj estas avide englutitaj de Fenriswolf. Gaŭta-plektaĵo estas la insula formo de la Borre-stilo, kiu aperis ĉ. 900 p. K., kiel ringĉena motivo sur krucplatoj. La stilo ricevis sian nomon de la skulptisto Gaut, kiu estis la unua artisto de la vikingoj de la okcidento, kies nomon oni konas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]