Domenico Modugno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domenico Modugno
Bazaj informoj
Naskonomo Domenico Modugno
Naskiĝo 9-an de januaro 1928 (1928-01-09)
en Polignano a Mare
Morto 6-an de aŭgusto 1994 (1994-08-06) (66-jaraĝa)
en Lampedusa e Linosa
Edz(in)o Franca Gandolfi
Deveno Italio Polignano a Mare, Italio
Ĝenroj pop-muzikonuntempa folklora muziko
Profesio kantisto, aŭtoro de kanzonoj
Aktivaj jaroj 1953 — 1993
Eldoninto RCA, Fonit, Curci, Carosello, Panarecord
Retejo domenicomodugno.it
Persona informo
Naskonomo Domenico Modugno Lorusso
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cimitero Flaminio
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Experimental Centre of Cinematography
Familio
Edz(in)o Franca Gandolfi
Infanoj Massimo Modugno • Fabio Camilli
Okupo
Okupo kantistopolitikisto • homrajta aktivulo • scenaristo • teatra aktoro • kantoverkistokantaŭtorofilmreĝisoro • diskografa artisto • aktoro
TTT
Retejo http://www.domenicomodugno.it
vdr
Citaĵo
 en radiostacio de Miĉigano aŭ de Indiana, ne gravas, alvenis iu kun disko mia kaj elsendis ĝin: la postan tagon dumil telefonadoj de homoj kiuj volis ĝin reaŭskulti. La sukcesego de Volare komencis tiel. 
— Domenico Modugno intervjuita de Vincenzo Mollica, el la libro Domenico Modugno, 1981

Domenico Modugno (naskiĝis la 9-an de januaro 1928 en Polignano a Mare, mortis la 6-an de aŭgusto 1994 en Lampedusa) estis itala kantisto, komponisto, gitaristo kaj aktoro. Li representis foje Italion en la Eŭrovido-Kantokonkurso. Li estis ankaŭ deputito kaj estrarano de la Itala Radikala Partio.

Li estas konsiderita unu el la patroj de la itala kanzonarto kaj unu el la plej fekundaj italaj kantistoj kaj aŭtoroj, ja li verkis kaj surdiskigis plimalpli 230 kanzonoj: li ankaŭ aktoris en 38 filmoj por la kino kaj en 7 por la televido, kaj ankaŭ partoprenis en 13 teatraj spektakloj, prezentis kelkajn televidajn programojn, gajnis kvarfoje la unuan lokon en la Festivalo de Sanremo: mondkonata estas la unua el la kvar venkoj, tiu de la Festivalo en 1958, kiam li kantis la kanzono Nel blu dipinto di blu (En blu’, farbita je blu’), kiun li mem verkis (kune kun Franco Migliacci). Tiu kanzono pli konata kiel Volare (Flugadi), iĝis probable la itala kanzono pli konata en la mondo.

Modugno estis unu el la du italaj kantistoj (la alia estis Renato Carosone), kiu sukcesis vendi diskojn en Usono en la itala sen neceso traduki ilin al la angla. En siaj lastaj jaroj li estis deputito en la itala parlamento kaj estrarano de la Itala Radikala Partio. Liaj vendoj de diskoj (pli ol 70 milionoj de kopioj) estas inter la plej altaj vendoj fare de itala artisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Domenico Modugno (familie Mimì) naskiĝis la 9an de januaro 1928 en Polignano a Mare (kie nun estas dediĉita je lia nomo marborda strato kun aldonita statuo, je lia memoro), en provinco de Bari, en placo Minerva 5 (nun placo Caduti di via Fani), de Vito Cosimo Modugno, komandanto de la Korpuso de la Municipaj Gvardioj, kaj de Pasqua Lorusso, de la proksima vilaĝo Conversano; li havis du fratoj pliaĝaj, Vito Antonio (familie Tonino) kaj Giovanni (Giannino), kaj unu pliaĝa fratino, Teresa.

En 1935 la patro translokiĝis por labori al San Pietro Vernotico, en provinco de Brindisi; Tie Mimmo tiam 7-jaraĝa lernis la tiean sanpietran dialekton (kiu apartenas al la areo de la dialekto de Salento), kiu povas pli simili al la sicilia dialekto ol al la ĉefa dialekto de Apulio; en tiu dialekto li verkos siajn unuajn kanzonojn.

Dum liaj adoleskaj jaroj li lernas ludi la gitaron de lia patro, kaj la akordionon, kaj en 1945 li provas verki siajn unuajn kanzonojn kaj poeziaĵojn; En la sama tempo li frekventas la Kontista Lernejo (Istituto di Ragioneria) en Lecce.

En 1947 li translokiĝas, sen lia familio, al Torino por serĉi laboron, kaj laboras unue kiel kelnero kaj poste kiel lernanta pneŭriparisto loĝante en malvarma luita barako.

En 1949, post soldatservo en Bologna li revenis al San Pietro Vernotico, kie li komencas prezentiĝi kiel akordio-ludisto en la festetoj de la vilaĝo kun siaj amikoj, kaj iĝante tre populara ĉe la knabinoj.

Komenco kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

Domenico Modugno en la filmo Il mantello rosso 1955

Li komencis sian teatran aktivecon en San Pietro Vernotico sub la direkto de la Majstro Rolomir Piccinno, poste li venkis konkurson por amatoraj aktoroj kaj stipendion kio permmesis al li frekventi la Kinan Eksperimentan Centron. Tie li konis junan aktorinon el Sicilio Franca Gandolfi, kiu poste iĝis lia edzino la 26an de junio 1955. En la sama tempo li presentis sin en la vesperoj kiel kantisto ĉe la Artista Rondo (Circolo Artistico di via Margutta), kun repertuaro de siaj kanzonoj en la dialekto de Salento (kiel Musciu niuru, nigra kato, kaj Sciccareddu 'mbriacu, ebria azenido) kaj aliaj popolaj kantoj. Lia unua apero en filmo estis en 1949 en la filmo I pompieri di Viggiù; en 1951 aperas en Filumena Marturano.
En 1952 li estis juna aktoro en teatro en Il borghese gentiluomo de Molière (teatra trupo Tatiana Pavlova) kaj partoprenis en la filmoj Cameriera bella presenza offresi... de Giorgio Pàstina 1951, Anni facili de Luigi Zampa (1953) kaj en la epizodo La giara kun Turi Pandolfini kaj Franca Gandolfi, ankoraŭ kun Giorgio Pàstina en Questa è la vita (1954).

En la filmo Carica eroica de Francesco De Robertis, Modugno kantis popolan kanzonon de San Pietro Vernotico, Ninna nanna pli konata kiel Ulìe ci tene ulìe. Tiu kanto, reprilaborita kun Franco Nebbia, malfermas al li la pordojn de la radio, ĉar li estis invitita al la radia programo Trampolino kaj poste la direktoro de la kanalo Radio 2, Fulvio Palmieri, proponis al li muzikan programon en kvar partoj.

La fama kanto[redakti | redakti fonton]

[1] [2] Arkivigite je 2016-04-20 per la retarkivo Wayback Machine

La kanzono, kiu markis turnopunkton en la leĝera muziko ne nur itala, havis tioman sukceson, ke la 25-an de februaro 2008 la Itala Poŝto eldonis poŝtmarkon por celebri ĝian kvindejaran datrevenon.

"EN BLU’ FARBITE JE BLU’ " triumfis en Sanremo sabaton la 1an de februaro 1958: La oka eldono de la Sanrema Festivalo, la unua en viva televido, premiis Domenico Modugno kune kun Jonny Dorelli kiu ambaŭ kantis ĝin. De ĉi tie komenciĝis la historio de melodio kiu fine alvenis al reprezenti tutan popolon en la tuta mondo.

Fortigita de la unuaj muzikaj sukcesoj akiritaj kun "Vecchio frac" kaj "Lazzarella" (prezentita en 1957 ĉe la Napola Festivalo kune kun Aurelio Fierro), akompanata de jam evidenta filmkariero (ĉirkaŭ dudek filmoj faritaj), Modugno provis sian debuton en la plej grava scenejo de itala muziko. Du jarojn antaŭe unu el liaj kantoj, "Musetto", partoprenis Sanremon sed li aperis nur kiel aŭtoro.

En la mano li sciis, ke li havas fortan pecon, kunverkitan kun la juna lirikisto Franco Migliacci. Do pasinte la antaŭselektadon, EN BLU’ FARBITE JE BLU’ estis akceptita al la konkurso, kiu vidis 20 kantojn kaj 15 kantistojn konkurenci. La oka eldono, gastigita en la Salone delle Feste de la Kazino Sanremo kaj gvidata de Gianni Agus kaj Fulvia Colombo, prezentis novaĵon kompare kun la pasinteco: la viva elsendo en Eŭrovido ekde la 22a la 30an de januaro.

Ĵurio de 200 membroj (100 eltiritaj de la kazina publiko, la resto per komplika lotumado) decidis la dek finalistojn ĉiun vesperon. La paro Dorelli-Modugno pasis senprobleme, ankaŭ ĉar estis tiom multaj zumantaj la belan rekantaĵon.

La interpreto de Modugno sukcesis plene redoni la malpezan kaj viglan spiriton de la teksto, akompanante ĝin per efika mimiko. La gesto malfermi liberige la brakojn restis distinga trajto en la sekvaj interpretoj.

Ĝenerale publiko kaj kritikistoj konsentis, ke ĝi estas la plej originala kaj kaprica kanto de la konkurso. Pro tio la unua loko akirita en la finalo la 1-an de februaro ŝajnis pli ol meritita; malantaŭe restis la malnova muzika tradicio enkorpigita de la stelulino Nilla Pizzi, kiu atingis la dua kaj tria loko, parigita respektive kun Tonina Torrielli kaj Gino Latilla.

Eldonita post la Festivalo en kvar versioj de Fonit, "Nel blu dipinto di blu" transiris landajn limojn kaj kolektis prestiĝajn premiojn, inkluzive de tri Grammy (rekordo, kiu restis longe nesuperita) kiel "plej bona disko", "kanto" kaj " interpretisto de la jaro ".

La alveno al Usono estis kolosa triumfo: de la prezentado ĉe la legenda Ed Sullivan Show, la plej populara televida programo en Usono, ĝis la scenejoj de Bostono, Bufalo, Los-Anĝeleso kaj Novjorko, ĉiuj estis konkeritaj per la voĉo de la artisto de Polignano kaj la alloga melodio de Volare, la nomo kun kiu la kanto populariĝis en usona radio, konservante ĝin laŭ la tempo kiel alternativa titolo. Tiom, ke Modugno mem estis alinomita "S-ro Volare".

Intertempe versioj pri la aŭtoreco de la ideo de la rekantaĵo postkuris. Migliacci asertis esti inspirita per pentraĵo de Marc Chagall, Modugno de la ĉielo observita de lia roma hejmo. La fakto restas, ke "Volare" rapide fariĝis senzorga himno al la proverba kreemo kaj imago de la itala popolo.

En 2008, kvindek jarojn post la triumfo de Sanremo, celebra poŝtmarko estis dediĉita al la neforgesebla kanto. Eĉ hodiaŭ, laŭ datumoj de SIAE, ĝi estas la plej prezentita itala kanto en la mondo. Estas sennombraj refaroj prezentitaj de internaciaj steluloj de la nivelo de David Bowie, Paul McCartney, Barry White kaj Ray Charles.

Tuj post ĝia prezento ĉe la Festivalo de Sanremo, la kanzono estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja, kaj surondigita dum la elsendo en Esperanto de Radio Roma (interpretita de Luciana Salvatori). La tujeco de la traduko estas atestita de la fakto ke ĝia teksto (parte malsimila ol tiu kiu aperas rete ĉe la paĝo de Pier Luigi Cinquantini) estas publikigita jam en la numero 1958-51/52 (marto-junio 1958) de “L’Esperanto”.

jen la teksto en la itala kaj en Esperanto (du versioj) de la kanzono
NEL BLU DIPINTO DI BLU (VOLARE)
teksto: Franco Migliacci kaj Domenico Modugno,
Muziko de Domenico Modugno!
EN BLU’ FARBITE JE BLU’ (FLUGADI)
teksto: Franco Migliacci kaj Domenico Modugno,
Muziko de Domenico Modugno
trad. Luigi Minnaja
(el “L’Esperanto” 1958-51/52, p. 31)!
EN BLU’ FARBITE JE BLU’ (FLUGADI)
teksto: Franco Migliacci kaj Domenico Modugno,
Muziko de Domenico Modugno
trad. Luigi Minnaja!

Penso che un sogno così non ritorni mai più, mi dipingevo le mani e la faccia di blu, poi d'improvviso venivo dal vento rapito, e incominciavo a volare nel cielo infinito.

Volare ohoh cantare ohohoh, nel blu dipinto di blu, felice di stare lassù, e volavo volavo felice più in alto del sole ed ancora più su, mentre il mondo pian piano spariva laggiù, una musica dolce suonava soltanto per me.

Volare ohoh cantare ohohoh nel blu dipinto di blu felice di stare lassù.

Ma tutti i sogni nell'alba svaniscon perché, quando tramonta la luna li porta con sé, ma io continuo a sognare negli occhi tuoi belli, che sono blu come un cielo trapunto di stelle.

Volare ohoh cantare ohohoh, nel blu degli occhi tuoi blu, felice di stare qua giù, e continuo a volare felice più in alto del sole ed ancora più su, mentre il mondo pian piano scompare negli occhi tuoi blu, la tua voce è una musica dolce che suona per me.

Volare ohoh cantare ohohoh nel blu degl'occhi tuoi blu, felice di stare qua giù, nel blu degli occhi tuoi blu, felice di stare qua giù con te

Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu’ poste subite mi estis de l’vento rabita kaj ekflugadis mi tra la ĉiel’ infinita.

Flugadi… ho ho! Kantadi… ho ho ho ho! en blu’ farbita je blu’ restante ĉiele kun ĝu’. Mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno pli alten kaj plu dum la mondo laŭgrade foriĝis malsupre sub mi, kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi.

Flugadi… ho ho!... Kantadi… ho ho ho ho! en blu’ farbita je blu’ restante ĉiele kun ĝu’.

Sed ĉiu sonĝo forsvenas ĉe l’taga fru-hor’ ĉar subirante la luno kunportas ĝin for, sed mi plurevas en viaj okuloj bril-helaj bluaj samkiel ĉielo punktita de steloj.

Flugadi… ho ho!... kantadi ho… ho ho ho ho! en blu’, en via okulblu’ restante surtere kun ĝu’. Mi daŭrigas flugadis feliĉa pli alten ol suno, pli alten kaj plu, dum la mondo laŭgrade foriĝas en via okulblu’; via voĉo, jen dolĉa muziko sonanta por mi…

Flugadi… ho, ho!... Kantadi… ho, ho, ho, ho! en blu’, en via okulblu’ restante surtere kun ĝu’, kun vi!

Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu’ poste subite mi estis de l’vento rabita kaj ekflugadis mi tra la ĉiel’ infinita.

Flugadi ho ho kantadi ho ho ho ho en blu’ farbite je blu’ restante ĉiele kun ĝu’ mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno pli alten kaj plu dum la mondo laŭgrade foriĝis malsupre sub mi kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi

Flugadi ho ho kantadi ho ho ho ho en blu’ farbite je blu’ restante ĉiele kun ĝu’.

Sed ĉiu sonĝo forsvenas ĉe l’taga fruhor’ ĉar subirante la luno kunportas ĝin for sed mi plurevas en viaj okuloj brilhelaj bluaj samkiel ĉielo puntita je steloj.

Flugadi ho ho kantadi ho ho ho ho en blu’ farbite je blu restante ĉiele kun ĝu’ mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno pli alten kaj plu dum la mondo laŭgrade foriĝis malsupre sub mi kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi

Flugadi ho ho kantadi ho ho ho ho en blu’ farbite je blu’ restante ĉiele kun ĝu’ kun vi.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Domenico Modugno "Nel blu dipinto di blu" (1958)

noicon

"Nel blu dipinto di blu" was Modugno's signature song.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
  • "Lu pisce spada"
  • "Lazzarella"
  • "Nel blu dipinto di blu" - konata ankaŭ kiel "Volare" (Sanremo venkokanto, 1958), kunaŭtorita de Franco Migliacci
  • "La lontananza"
  • "Piove" - konata ankaŭ kiel "Ciao, ciao bambina" (Sanremo venkokanto, 1959)
  • "Sopra i tetti azzurri del mio pazzo amore"
  • "Vecchio frac"
  • "Non piangere Maria"
  • "Amara terra mia"
  • "Stasera pago io"
  • "Il maestro di violino"
  • "Tu si 'na cosa grande"
  • "Questa è la mia vita"
  • "Addio...addio..."
  • "Piange il telefono"