Colin Ward

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Ward
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1924 (1924-08-14)
en Wanstead
Morto 11-an de februaro 2010 (2010-02-11) (85-jaraĝa)
en Ipswich
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Ilford County High School vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • desegnisto • gazetoredaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Colin WARD (14a de aŭgusto 192411a de februaro 2010) estis brita anarkiisma verkisto. Li estis nomata "unu el la plej grandaj anarkiismaj pensuloj de la pasinta jarcentduono, kaj pionira socia historisto." [1]

Li iĝis anarkiisto en la Brita Armeo dum la Dua Mondmilito. Li estis eldonisto de la brita anarkiisma gazeto Freedom (Libero) el 1947 al 1960, kaj la fondinto kaj eldonisto de la ĉiumonata anarkiisma gazeto Anarchy el 1961 al 1970.[2]

Li publikigis amplekse pri edukado, arkitekturo kaj urboplanado. Lia ĉefa influa libro estis The Child In The City (1978), pri la infana stratokulturo. El 1995-6, Ward estis Centennial Professor pri Loĝado kaj Sociala Politiko ĉe la London School of Economics.[3]

Ward kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Colin Ward en sia ĉefa teoria publikaĵo Anarchy in Action (1973) en ĉapitro nome "Schools No Longer" (lernejoj ne plu) "studas la genealogion de edukado kaj lernejado, partikulare ekzaminante la verkojn de Everett Reimer kaj de Ivan Illich, kaj la kredoj de anarkiista edukisto Paul Goodman. Multaj el la verkoj de Colin de la 1970-aj jaroj, partikulare Streetwork: The Exploding School (1973, kun Anthony Fyson), fokusis al lernado de praktikoj kaj spacoj ekster la lerneja konstruaĵo. Enkondukante Streetwork, Ward skribas, “[tiu ĉi] estas libro pri ideoj: ideoj de la medio kiel la eduka rimedo, ideoj de la esplora lernejo, la lernejo senmura…”. Samjare, Ward kontribuis al Education Without Schools (eldonita de Peter Buckman) studante ‘la rolon de la ŝtato’. Li argumentis ke “unu grava rolo de la ŝtato en la naciaj eduksistemoj de la mondo estas porĉiamigi la socian kaj ekonomian maljustojn”".[4]

En The Child in the City (La infano en la urbo, 1978), kaj poste en The Child in the Country (La infano en la kamparo, 1988), Ward "ekzamenis la ĉiutagajn spacojn de la vivoj de junuloj kaj kiel ili povas negoci kaj re-artikuli la variajn mediojn kie ili loĝas. En sia plej frua teksto, la plej fama el ambaŭ, Colin Ward eksploras la kreivon kaj la unikecon de infanoj kaj kiel ili kultivas ‘la arton fari la urbn labori’. Li argumentis ke pere de la ludo, la alproprigo kaj la imagopovo, infanoj povas kontraŭi plenkreskulajn intencojn kaj interpretaĵojn de la konstruita medio. Lia posta teksto, The Child in the Country, inspiris nombron de sociaj sciencistoj, ĉefe la geografo Chris Philo (1992), por alvoki pli da atento por la junuloj kiel ‘kaŝita’ kaj marĝenigita grupo en la socio."[4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Talking Green (2012)
  • Autonomy, Solidarity, Possibility: The Colin Ward Reader (edited by Damian F. White and Chris Wilbert) (2011)
  • Anarchism: A Very Short Introduction (2004)
  • Cotters and Squatters: The Hidden History of Housing (2004)
  • Talking Anarchy (kun David Goodway) (2003)
  • Sociable Cities: The Legacy of Ebenezer Howard (kun Peter Hall) (1999)
  • Reflected in Water: a Crisis of Social Responsibility (1997)
  • Havens and Springboards: The Foyer Movement in Context (1997)
  • Stamps: Designs For Anarchist Postage Stamps (ilustraciita de Clifford Harper) (1997)
  • Talking to Architects (1996)
  • New Town, Home Town (1993)
  • Freedom to Go: After the Motor Age (1991)
  • Influences: Voices of Creative Dissent (1991)
  • Talking Houses: 10 Lectures (1990)
  • Undermining the Central Line (kun Ruth Rendell) (1989)
  • Welcome, Thinner City: Urban Survival in the 1990s (1989)
  • The Allotment: Its Landscape and Culture (kun David Crouch) (1988)
  • The Child in the Country (1988)
  • A Decade of Anarchy (1961-1970) (1987)
  • Chartres: the Making of a Miracle (1986)
  • Goodnight Campers! The History of the British Holiday Camp (kun Dennis Hardy) (1986)
  • When We Build Again: Let's Have Housing that Works! (1985)
  • Arcadia for All: The Legacy of a Makeshift Landscape (kun Dennis Hardy) (1984)
  • The Child In The City (1978)
  • Housing: An Anarchist Approach (1976)
  • British School Buildings: Designs and Appraisals 1964-74 (1976)
  • Tenants Take Over (1974)
  • Utopia (1974)
  • Vandalism (ed.) (1974)
  • Anarchy in Action (1973)
  • Streetwork: The Exploding School (kun Anthony Fyson) (1973)
  • Work (1972)

Kritika verko pri Colin Ward[redakti | redakti fonton]

  • Colin Ward: Life, Times and Thought (Lawrence & Wishart, 2014)
  • Autonomy, Solidarity, Possibility: The Colin Ward Reader (AK Press, 2011)
  • Remembering Colin Ward (Five Leaves Press 2011)
  • Making Anarchism Respectable? The Social Philosophy of Colin Ward (Stuart White, 2007)
  • Anarchist Seeds Beneath the Snow de David Goodway (2006)
  • Richer Futures. Fashioning A New Politics (Earthscan, 1999)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]