Anarchy in Action

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anarchy in Action
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Colin Ward
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1973
Eldonejo George Allen & Unwin Limited
vdr

Anarkio en Ago (angle Anarchy in Action) estas verko esploranta anarkiisman pensadon kaj praktikon, verkita de Colin Ward kaj unue eldonita en 1973 [1].

La verko estas influega enkonduko al anarkiismo sed konsiderinde malsama ol aliaj verkoj pro ĝia fokusiĝo sur la ebleco de anarkiismo enradikiĝinta en ĉiutaga sperto kaj ne nepre ligita al industriaj kaj politikaj luktoj (vidu klasbatalo). Liajn ideojn signife influis ideoj de Petro Kropotkin kaj ties koncepto de reciproka helpo [1]. Ward bazas sian tekston sur sociologio, antropologio, kibernetiko, industria psikologio kaj la sperto de urba planado, edukado, laboro, ludado kaj socia bonfaro. Ward argumentas por anarkiismaj alternativoj al la registaraj kaj hierarkiaj sistemoj universalaj en socia organiziĝo [2]. Ĉi tiuj kontraŭstaras al nombro de tradiciaj tendencoj de la socialisma maldekstro, ĉar li estas tre kritika de la bonfara stato.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

"La argumento de ĉi tiu verko estas ke anarkiisma socio, socio kiu organizas ĝin mem sen aŭtoritato, estas ĉiam en ekzisto, kiel semo sub la neĝo, entombigita sub la pezo de la ŝtato kaj ties burokratismo, kapitalismo kaj ties rubigado, privilegio kaj ties maljustoj, naciismo kaj ties suicidemaj lojalecoj, religiaj diferencoj kaj ilia superstitĉa separismo."[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Worpole, Ken, "Colin Ward obituary", The Guardian, 2010-02-22. Kontrolita 2023-01-24.
  2. Ward, Colin. (1982) Anarchy in Action. London: Freedom Press. ISBN 9780900384202.
  3. Ward, Colin. (1973) “Preface”, Anarchy in Action. London: George Allen & Unwin. ISBN 0043210163.
  4. "Colin Ward", The Daily Telegraph, 2010-03-29. Kontrolita 2023-01-24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (1991) Influences: Voices of Creative Dissent. Bideford: Green Books. ISBN 1870098439.