Aldo Fabrizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabrizi
Roma aktoro
Roma aktoro
Roma aktoro
Persona informo
NomoFabrizi
Dato de naskiĝo1-a de novembro 1905
NaskiĝlokoRomo
Dato de morto2-a de aprilo 1990
MortolokoRomo
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupojaktoro, reĝisoro kaj scenaristo
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
InfanoMassimo Fabrizi [+]
FratoElena Fabrizi [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKnight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Aldo FABRIZI ([elp. Aldo Fabrici], naskiĝis la 1-an de novembro 1905 en Romo, mortis la 2-an de aprilo 1990 samloke) estis itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.

Aktoro diverstalenta, dotita de granda esprimkapablo; dum sia kariero havis rolojn komikajn sed ankaŭ dramajn. Li estis, kune kun Alberto Sordi kaj Anna Magnani, grava aktoro esenca pri reprezentado de la ecoj de la roma popolo de la pasinta jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De malriĉa origino (lia patrino deĵoris ĉe vendobudo de fruktoj kaj legomoj en Campo de' Fiori), je nur dekunu jaroj li restis orfo de la patro Giuseppe, koĉero, mortinta pro pneŭmonio, post kiam li falis kun ĉevalo kaj ĉareto en roma kanalo. Aldo devis do tuj komenci labori por kontribui al la vivteno de la familio, li havis ses fratinojn - inter kiuj Elena Fabrizi (1915-1993), poste konata kiel 'sora Lella'.

La komenco[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malfacilaĵoj, Fabrizi ne subpremis sian art-emon: li eldonis en 1928 libreton de poeziaĵoj en la roma dialekto titolita Lucciche ar sole, kiu estis recenzita sur la ĵurnalo Il Messaggero, kaj kunlaboris al la redakciado de la dialekta ĵurnalo Rugantino. En la sama periodo komencis teatrumi, unue kun la Filodramatiko Tata Giovanni, poste kiel elparolanto en teatro de siaj propraj poeziaĵoj, kiel ankoraŭ estis kutimo en tiuj jaroj. En 1931, je 26 jaroj, debutis kiel komika karikaturo en la malgrandaj teatroj de Romo kaj de Italio, proponante karikaturojn de kelkaj tipaj romaj 'karakteroj': la koĉero, la tramkondukisto kaj la skianto. Iĝinta populara, li kreis sian propran Teatran trupon en kiu en 1937, aperis dum mallonga tempo ankaŭ la tiam ankoraŭ tre juna Alberto Sordi.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Totò kaj A. Fabrizi en la filmo de 1951 Guardie e ladri, de Mario Monicelli.
Aldo Fabrizi kun Totò.
Foto publikigita en 1952 en la revuo Almanacco del cinema.
Aldo Fabrizi en la filmo Il maestro (1957).
Aldo Fabrizi en la filmo Il maestro (1957).
Aldo Fabrizi kun sia kato.

Aktoro[redakti | redakti fonton]

  • Avanti c'è posto..., reĝisorita de Mario Bonnard (ankaŭ scenaro) (1942)
  • Campo de' fiori, reĝisorita de Mario Bonnard (ankaŭ scenaro) (1943)
  • L'ultima carrozzella, reĝisorita de Mario Mattoli (ankaŭ scenaro) (1943)
  • Circo equestre Za-bum (epizodoj Dalla finestra kaj Il postino), reĝisorita de Mario Mattoli (1944)
  • Roma città aperta, reĝisorita de Roberto Rossellini (1945)
  • Mio figlio professore, reĝisorita de Renato Castellani (ankaŭ scenaro) (1946)
  • Il vento m'ha cantato una canzone, reĝisorita de Camillo Mastrocinque (1947)
  • Vivere in pace, reĝisorita de Luigi Zampa (ankaŭ scenaro) (1947)
  • Il delitto di Giovanni Episcopo, reĝisorita de Alberto Lattuada (ankaŭ scenaro) (1947)
  • Tombolo, paradiso nero, reĝisorita de Giorgio Ferroni (1947)
  • Natale al campo 119, reĝisorita de Pietro Francisci (ankaŭ scenaro) (1948)
  • Emigrantes, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ scenaro) (1948)
  • Antonio di Padova, reĝisorita de Pietro Francisci (1949)
  • Vita da cani, reĝisorita de Steno kaj Monicelli (ankaŭ scenaro) (1950)
  • Prima comunione, reĝisorita de Alessandro Blasetti (1950)
  • Benvenuto reverendo!, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ produktoraro kaj scenaro) (1950)
  • Francesco, giullare di Dio, reĝisorita de Roberto Rossellini (1950)
  • La famiglia Passaguai, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ produktoraro kaj scenaro) (1951)
  • Signori, in carrozza!, reĝisorita de Luigi Zampa (ankaŭ scenaro) (1951)
  • Fiorenzo il terzo uomo, reĝisorita de Stefano Canzio (1951)
  • Three steps North, reĝisorita de William Lee Wilder (1951)
  • Cameriera bella presenza offresi..., reĝisorita de Giorgio Pàstina (1951)
  • Parigi è sempre Parigi, reĝisorita de Luciano Emmer (1951)
  • Guardie e ladri, reĝisorita de Steno kaj Monicelli (ankaŭ scenaro) (1951)
  • La famiglia Passaguai fa fortuna, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ produktoraro kaj scenaro) (1952)
  • 5 poveri in automobile, reĝisorita de Mario Mattoli (ankaŭ scenaro) (1952)
  • Altri tempi - Zibaldone n. 1 (epizodo Il carrettino dei libri vecchi), reĝisorita de Alessandro Blasetti (1952)
  • Papà diventa mamma, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ produktoraro kaj scenaro) (1952)
  • The Story of William Tell, reĝisorita de Jack Cardiff (1953)
  • Siamo tutti inquilini, reĝisorita de Mario Mattoli (1953)
  • Una di quelle, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ produktoraro kaj scenaro) (1953)
  • La voce del silenzio, reĝisorita de Georg Wilhelm Pabst (1953)
  • L'età dell'amore, reĝisorita de Lionello De Felice (1953)
  • Il più comico spettacolo del mondo, reĝisorita de Mario Mattoli (eksterliste) (1953)
  • Cento anni d'amore (epizodo Garibaldina), reĝisorita de Lionello De Felice (1954)
  • Hanno rubato un tram, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ scenaro) (1954)
  • Questa è la vita, reĝisorita de Aldo Fabrizi (epizodo Marsina stretta, ankaŭ scenaro) (1954)
  • Cose da pazzi, reĝisorita de Georg Wilhelm Pabst (1954)
  • Io piaccio, reĝisorita de Giorgio Bianchi (1955)
  • I due compari, reĝisorita de Carlo Borghesio (ankaŭ scenaro) (1955)
  • Carosello di varietà, reĝisorita de Aldo Quinti kaj Aldo Bonaldi (1955)
  • Accadde al penitenziario, reĝisorita de Giorgio Bianchi (1955)
  • I pappagalli, reĝisorita de Bruno Paolinelli (ankaŭ scenaro) (1955)
  • Un po' di cielo, reĝisorita de Giorgio Moser (1955)
  • Mi permette, babbo!, reĝisorita de Mario Bonnard (1956)
  • Donatella, reĝisorita de Mario Monicelli (1956)
  • Guardia, guardia scelta, brigadiere e maresciallo, reĝisorita de Mauro Bolognini (1956)
  • El maestro, reĝisorita de Aldo Fabrizi (ankaŭ scenaro) (1957)
  • Premier mai, reĝisorita de Luis Saslavsky (1958)
  • I prepotenti, reĝisorita de Mario Amendola (ankaŭ temo) (1958)
  • Prepotenti più di prima, reĝisorita de Mario Mattoli (ankaŭ scenaro) (1959)
  • I tartassati, reĝisorita de Steno (ankaŭ scenaro) (1959)
  • Ferdinando I° re di Napoli, reĝisorita de Gianni Franciolini (1959)
  • Un militare e mezzo, reĝisorita de Steno (ankaŭ scenaro) (1960)
  • The angel wore red, reĝisorita de Nunnally Johnson (1960)
  • Totò, Fabrizi e i giovani d'oggi, reĝisorita de Mario Mattoli (1960)
  • Gerarchi si muore, reĝisorita de Giorgio Simonelli (1961)
  • Fra' Manisco cerca guai, reĝisorita de Armando William Tamburella (1961)
  • Le meraviglie di Aladino, reĝisorita de Mario Bava (1961)
  • Twist, lolite e vitelloni, reĝisorita de Marino Girolami (1962)
  • I 4 monaci, reĝisorita de Carlo Ludovico Bragaglia (1962)
  • Gli italiani e le donne (epizodo Chi la fa, l'aspetti), reĝisorita de Marino Girolami (1962)
  • I 4 tassisti (epizodo L'uomo in bleu), reĝisorita de Giorgio Bianchi (1963)
  • I quattro moschettieri, reĝisorita de Carlo Ludovico Bragaglia (1963)
  • Il giorno più corto, reĝisorita de Sergio Corbucci (1963)
  • Das Feuerschiff, reĝisorita de Ladislao Vajda (1963)
  • Totò contro i quattro, reĝisorita de Steno (1963)
  • Made in Italy , reĝisorita de Nanni Loy (1965)
  • 7 monaci d'oro, reĝisorita de Bernardo Rossi (1966)
  • Three bites of the apple, reĝisorita de Alvin Ganzer (1967)
  • Cose di Cosa Nostra, reĝisorita de Steno (ankaŭ scenaro) (1971)
  • La Tosca, reĝisorita de Luigi Magni (1973)
  • C'eravamo tanto amati, reĝisorita de Ettore Scola (1974)
  • I baroni, reĝisorita de Gian Paolo Lomi (1975)
  • Il ginecologo della mutua, reĝisorita de Joe D'Amato (1977)
  • Nerone, reĝisorita de Mario Castellacci kaj Pier Francesco Pingitore (1977)
  • Giovanni Senzapensieri, reĝisorita de Marco Colli (1986)

Reĝisoro kaj aktoro[redakti | redakti fonton]

  • Emigrantes (ankaŭ scenaro) (1948)
  • Benvenuto, reverendo! (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1950)
  • La famiglia Passaguai (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1951)
  • La famiglia Passaguai fa fortuna (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1952)
  • Papà diventa mamma (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1952)
  • Una di quelle (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1953)
  • Questa è la vita (epizodo Marsina stretta, ankaŭ scenaro) (1954)
  • Hanno rubato un tram (ankaŭ scenaro) (1954)
  • El maestro (ankaŭ produktorado kaj scenaro) (1957)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]