Otto Prytz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Otto Prytz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1943 (1943-06-03) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Otto PRYTZ (1943) estas norvega esperantisto. Li instruis la hispanan en la Universitato de Oslo de 1978 ĝis 2005 kiam li emeritiĝis. Li estis dum jaroj estrarano de Norvega Esperantista Ligo kaj membro de la Akademio de Esperanto 2004-2022[1].[2]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto.[3]

Li estas brajlo-specialisto, kiu okupiĝas ankaŭ pri esperanta blindulskribo, kaj pri tio skribis: "La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2-4-5-6, simbolo egala al tiu de la Esperanta "ĵ". Se en Esperanta teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo." [1] Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_37_2022.html
  2. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 394.
  3. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 386-394.