Hiroshi Araki
Aspekto
Asteroidoj malkovritaj : 3 Ĉiuj la 14-an de oktobro 1994 | |
---|---|
26887 Tokyogiants | kun Isao Sato |
46632 RISE | |
100267 JAXA | kune Masanao Abe kaj Isao Sato |
Hiroshi ARAKI (japane 荒木博志, Araki Hiroshi) estas japana astronomo, kiu laboras ĉe la observatorio VLBI de Mizusawa de la Nacia Observatorio de Japanio en Oŝu (gubernio Iŭate) kaj estis sub-estro de la scienca teamo de la misio Hajabusa. Kun kolegoj de la observatorio li kreis detalan topografian mapon de la Luno.
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 3 asteroidojn,[1] ĉiujn la 14-an de oktobro 1994 en kunlaboro kun Isao Sato kaj Masanao Abe.
Oni ne konfuzu lin kun la amatora astronomo Hiroshi Araki, en kies honoro estis nomita la asteroido 8707 Arakihiroshi.