Alois Wehrle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Wehrle
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1791 (1791-07-03)
en Kroměříž
Morto 13-an de decembro 1835 (1835-12-13) (44-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • apotekisto
vdr

Alois Wehrle, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wehrle Alajos estis aŭstra kemiisto, profesoro.

Alois Wehrle [1] naskiĝis la 3-an de julio 1791 en Moravio en Kremsier (nuntempa Kroměříž en Ĉeĥio), li mortis la 13-an de decembro 1835 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alois Wehrle doktoriĝis en Vieno en 1819, poste li estis asistanto. Inter 1820 kaj 1835 li instruis kemion en Hungara reĝlando en Bergakademie. En tiu periodo li verkis lernolibrojn, analizis mineralojn, kreis ilojn por defendi la ministojn kontraŭ la danĝeraj gasoj. Li faris planon pri ambulanco por ministoj, krome li evoluis la akademian laboratorion kaj la mineralan kolektaĵon. En 1833 li trovis novan sistemon akiri orojn kaj arĝentojn el kuprajn ercojn. Li multe okupiĝis ankaŭ pri produktadoj de teluroj. Li ricevis la titolon mineja konsilisto en Hungara reĝlando.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis chemica sistens historiam acidi muriatici (1919)
  • Ueber die Anwendung der Naphta in Bergwerken (1824)
  • Die Grubenwetter (1835)
  • Lehrbuch der Probier- und Hüttenkunde als Leitfaden für akademische Vorlesungen (1841)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Mineralo "wehrlit"

Fontoj[redakti | redakti fonton]