Joseph von Fraunhofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph von Fraunhofer
Persona informo
Joseph Fraunhofer
Naskiĝo 6-an de marto 1787 (1787-03-06)
en Straubing, Elektoprinclando Bavario,  Sankta Romia Imperio
Morto 7-an de junio 1826 (1826-06-07) (39-jaraĝa)
en Munkeno, Reĝlando Bavario,  Germana Federacio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Alter Südfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando BavarioSankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo fizikistoastronomokemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph von FRAUNHOFER (Straubing, 6a de marto de 1787 - Munkeno, 7a de junio de 1826) estis astronomo, optikisto kaj fizikisto germana, agnoskita ĉar inventis la spektroskopon kaj ĉar estis unu el la fondintoj de la spektrometrio kiel scienca fako.

Fraunhofer dum montrado de spektroskopo.

Kiel sciencisto, inĝeniero kaj entreprenisto li faris atingojn kiaj la malkovro de la "linioj de Fraunhofer" en la optika spektro de la sunlumo, inventis novan metodon de fabrikado de lensoj kaj iniciatis negocon de produktado de vitro por mikroskopoj kaj teleskopoj. Pro lia multfaka karaktero, la instituto teknologia Fraunhofer-Gesellschaft portas lian familinomon.