Ernst Curtius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Curtius
Persona informo
Ernst Curtius
Naskiĝo 2-an de septembro 1814 (1814-09-02)
en Lubeko
Morto 11-an de julio 1896 (1896-07-11) (81-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Lubeko vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Göttingen vd
Familio
Patro Carl Georg Curtius vd
Gefratoj Georg Curtius • Theodor Curtius vd
Infanoj Friedrich Curtius vd
Profesio
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologohistoriisto • universitata instruisto • classical archaeologist • politikistoverkisto vd
Laborkampo arkeologio vd
Verkado
Verkoj Olimpio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst CURTIUS (naskiĝinta la 2-an de septembro 1814 en Lubeko, mortinta la 11-an de julio 1896 en Berlino) estis germana arkeologo, historiisto kaj filologo. Laŭ takso de liaj samtempuloj Curtius takstitis "unu el la plej elanaj kaj enstude plej kompreneblaj idoj de la helenoj". Lia frato Georg Curtius estis grava filologo kaj lingvisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Curtius studis filologion en Berlino kaj akompanis en 1838 profesoron Brandis al Ateno; de tie li vojaĝis kun sia instruisto O. Müller tra Grekujo. Poste li estis kelkan tempon en Italujo; en 1841 li doktoriĝis en Halle (Saale) kaj habilitiĝis en Berlino en la jaro 1843-a. En 1841 li ekestis eksterordinara profesoro kaj edukisto de la posta imperiestro Frederiko la 3-a: kun li li iris al Bonn. Revenis li Berlinon en la jaro 1850, en 1856 li estis en Göttingen, de kie li reiris en 1868 Berlinon kie li deĵoris ĉeuniversitate kiel profesoro pri malnova historio kaj ĉe la Reĝa muzeo kiel direktoro pri la antikveca sekcio. Ekde 1853 li estis membro de la Reĝa akademio de la sciencoj. Inter 1871–93 Curtius estis daŭra sekretario de la sekcio filologia-historia.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La fruktoj de pluraj vojaĝoj al Grekujo kaj Malgrandazio (laste en 1874 por prepari la elfosadon de germanoj en Olimpio) postlegeblas en serio da studoj de "Göttinger Gesellschaft der Wissenschaften" kaj de "Berliner Akademie", sed kelkaj eseoj ktp. eldonitis ankaŭ separite: »Naxos« (Berl. 1846); »Olympia« (1852); »Die Ionier« (1855); »Über den religiösen Charakter der griechischen Münzen«; »Beiträge zur Geschichte und Topographie Kleinasiens« (1872); »Ephesos« (1874). La ampleksaj festparoladoj, kiujn Curtius faris en Göttingen en la rolo de "professor eloquentiae", kolektite eldonitis en 1864 en Berlino. La enberlinaj paroladoj sub la titolo: »Altertum und Gegenwart« (Berlin 1875), ties 3-a volumo sub la titolo: »Unter drei Kaisern« (1889).

Ekster tiujn skribitaĵojn, la verkon »Klassischen Studien« (Bonn 1840), poetikajn tradukojn de helenaj poetoj (kune kun Em. Geibel), la verkon »Akropolis von Athen« (Berlin 1844) kaj diversajn studojn (ekz. »Beiträge zur geographischen Onomatologie der griechischen Sprache«, 1861) en arkeologiaj kaj filologiaj fakgazetoj (parte antologiite sub la titolo »Gesammelte Abhandlungen«, Berlin 1893–94) li publikigis kiel ĉefajn verkojn: »Peloponnesos« (Gotha 1851–52), sciencan geografian studon pri tiu duoninsulo, faman historion »Griechische Geschichte« (Berlin 1857–61) kaj »Die Stadtgeschichte von Athen« (1891). Krome li eldonis la landkartaron »Sieben Karten zur Topographie von Athen nebst erläuterndem Text« (Gotha 1868) kaj kun Kaupert la atlason »Atlas von Athen« (Berl. 1878) kaj »Karten von Attika« (1881–94), krome kun Adler kaj Hirschfeld »Die Ausgrabungen zu Olympia« (1877–81).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Broicher, Erinnerungen an Ernst Curtius, Berlin 1897
  • Friedr. Curtius, Ernst Curtius, ein Lebensbild in Briefen, Berlin 1903
  • L. Gurlitt, Erinnerungen an Ernst Curtius, Leipzig 1902

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 379-380, kio (tie ĉi interrete)