Spitamenes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SpitamenoSpitamenes (en malnovperse Spitamaneh; greke Σπιταμένης; naskiĝinta en 370 a.K. kaj mortigita en 328 a.K.) estis militsenjoro el Sogdio,[1][2] estro de la ribelo en Sogdio kaj Baktrio kontraŭ Aleksandro la Granda, Reĝo de Macedonio, en 329 a.K.

Dum Aleksandro estis fondinta la novan urbon Aleksandrio Esĥate ĉe la rivero Jaksartes, novaĵoj venis ke Spitamenes insurekciigis Sogdianon kontraŭ li kaj estis sieĝante la soldataron de macedonianoj en Marakando. Tro okupita en tiu momento por persone fronti Spitamenes, Aleksandro sendis armeon je komando de Farnuĥes de Likio kiu estis tuj nuligita suferinte perdojn de pli ol 2000 infanterianoj kaj 300 kavalerianoj.

La ribeloj tiam metis rektan minacon al lia armeo, kaj Aleksandro iris persone liberigi Marakandon, nur por ekscii ke Spitamenes estis lasinta Sogdianon kaj estis atakanta Baktron, el kie li estis elpelita kun granda malfacilo fare de la satrapo de Baktrio, nome Artabazos la 2-a de Frigio (328 a.K.).

La decida momento venis en Decembro 328 a.K. kiam Spitamenes estis venkita de la generalo de Aleksandro nome Koeno ĉe la Batalo de Gabai. La edzino de Spitamenes mortigis lin kaj sendis lian kapon al Aleksandro, petante pacon kaj efektive dissolvante la armeon de Spitamenes.

Spitamenes havis filinon, Apama, kiu estis edzino de unu el la plej gravaj generaloj de Aleksandro kaj futura Diadoĥo (sukcedanto), Seleŭko la 1-a (Februaro de 324 a.K.). Tiuj geedzoj havis filon, Antioko la 1-a la Savanto, futura reganto de la Seleŭka Imperio. Kelkaj urboj estis nomitaj Apamea en ŝia honoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magill, Frank N. et al. (1998), The Ancient World: Dictionary of World Biography, Volume 1, Pasadena, Chicago, London,: Fitzroy Dearborn Publishers, Salem Press, p. 1010, ISBN 0-89356-313-7.
  2. Holt, Frank L. (1989), Alexander the Great and Bactria: the Formation of a Greek Frontier in Central Asia, Leiden, New York, Copenhagen, Cologne: E. J. Brill, pp 64–65 (vidu piednoto #63 por studo pri Spitamenes kaj Apama), ISBN 90-04-08612-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]