Uguccione della Faggiuola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uguccione della Faggiuola
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1250 (1250-01-01)
en Casteldelci
Morto 1-an de novembro 1319 (1319-11-01) (69-jaraĝa)
en Vicenza
Tombo Sant'Anastasia
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Familio
Patro Ranier della Faggiuola
Infanoj Neri Montefeltro de Borgo San Sepolcro • Francesc I Montefeltro de Borgo San Sepolcro
Okupo
Okupo kondotieropolitikisto
vdr

Uguccione della Faggiuola (ĉ. 1250 – 1a de Novembro 1319) estis itala kondotiero, kaj ĉefmagistrato de Pisa, Lucca kaj Forlì (el 1297).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Uguccione naskiĝis en Casteldelci. Li ekelstariĝis fine de la 13a jarcento kiel kapitano de la armeo de Arezzo, kiam li sukcese kaptis Cesena. En 1297, li klopodis konkeri Forlì sed malsukcese.

Li estis el la partio de Gibelinoj, en 1311–1312 li estis imperia vikario en Ĝenovo por Henriko la 7-a, kiu venis al Pisa en 1312. Post la morto de tiu en 1313, Uguccione iĝis ĉefmagistrato (podestà), kapitano de la popolo, kaj fakta senjoro de tiu urbo.

Li konkeris Lucca en 1314 kun la helpo de sia protektita Castruccio Castracani. La 29an de Aŭgusto 1315 li havigis al la Gelfoj de Florenco kaj ties aliancanoj de Anĵuo-Sicilio el Napolo ties plej malbonan malvenkon ekde 1260 en la batalo de Montecatini en Val di Nievole.

En 1316 la Pisanoj kaj la Lukkanoj sub lia iama protektito Castruccio Castracani forpelis lin kaj li rifuĝiĝis ĉe Cangrande della Scala, kiu faris Uguccione podestà de Vicenza.

Li mortiĝis dum la sieĝo de Padovo la 1an de Novembro 1318.