Apolonido de Kos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἀπολλωνίδης ὁ Κῷος
(465 a. K. - 425 a. K.)
Asklepio estas la greka dio de la medicino
Asklepio estas la greka dio de la medicino
Persona informo
Naskiĝo 465 a. K.
en Insulo Kos,  Grekio
Morto 425 a. K.
en Insulo Kos,  Grekio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Apolonido de Kos (465 a. K. - 425 a. K.) estis greka kuracisto kaj kirurgo, kiu vivis en la kortego de la persa reĝo Artakserkso la Longmana. Apolonido famiĝis pro tio ke li kuracis Megabizon, bofraton de la reĝo, generalon kaj satrapon de Babilonio kaj Sirio pri serioza vundo de li suferita.

Ia priadulta historio[redakti | redakti fonton]

Post iom da tempo Megabizo mortis kaj Apolonido daŭre kaj profesie servis lian vidvinon, Amytis. Post la morto de sia edzo, Amytis edziniĝis al pluraj viroj, tiel kiel faris Amestris, ŝia patrino. Kiam Amytis malsaniĝis, kvankam ne serioze kaj pro bagatelaĵo, tiam Apolonido, la doktoro el Kos, kiu enamiĝis al ŝi, diris ke ŝi ŝia sano restariĝos se ŝi havus plurajn virojn pro malsano kiun ŝi havis en la utero.

Kiam lia plano sukcesis kaj li ekdormis kun ŝi, la virino komencis tediĝi kaj decidis meti finon en tiu seksa rilato. Ŝi rakontis al sia patrino pri la tuta afero kaj ŝia patrino decidis revenĝi. Apolonido arestiĝis kaj submetiĝis al akraj torturoj kaj estis vive sepultita en la mortotago de lia kruela turmentistino.[1] Amytis mortis iom poste. Ĉi-raporto estis rakontita de la kuracisto kaj historiisto Ktezio de Knido, kiu baldaŭ fariĝis konsilisto pri la reĝosano.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]