Mario Rigoni Stern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Rigoni Stern
Mario Rigoni Stern en 1958
Mario Rigoni Stern en 1958
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1921
en Asiago, Italio
Morto 16-a de junio 2008
en Asiago, Italio
Tombo Asiago vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco itala
Profesio
Okupo verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mario Rigoni Stern,  naskiĝinta la 1-an de novembro 1921 en Asiago, en la provinco de Vicenza, en Veneto, mortinta la 16-an de junio 1921, estas unu el la plej gravaj italaj verkistoj de la dua duono de la 20-a jarcento. Li apartenis al la etna malplimulto de la cimbroj kaj estis veterano de la dua mondmilito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mario Rigoni Stern naskiĝis en 1921 en Asiago, vilaĝo de la altebenaĵọ de la sep komunumoj. Tie la familio Rigoni (kun la kromnomo Stern) komercis per lokaj produktoj kun la pada ebenaĵo.  Mario frekventis  la bazan kaj la metian lernejon kaj poste laboris en la familia butiko. Forte ligita ekde la infanaĝo al sia lando kaj al siaj montoj, li libervole rekrutiĝis en la montotrupoj Alpini en 1938. Kiel serĝento, li batalis en la dua mondmilito en Francio, en Albanio, en Grekio kaj li partoprenis kiel volontulo al la milito en Rusio.

En 1943, post la armistico de Cassabile, li estis kaptita de la Germanoj kaj portita al koncentrejo en Hohenstein (nun Olsztynek), en Orienta Prusio, kie li restis dum du jaroj ĝis la liberigo. Li revenis hejmen trapasante la Alpojn piede. Mario ekloĝis en Asiago,  kie li pasis sian vivon.

En 1953 li verkis la aŭtobiografian libron “Il sergente nella neve” (La serĝento en la neĝo), kie li rakontas kun efika kaj seka stilo kaj kun forta sento de homeco la krudan militon sur la fronto de Dono kaj la draman retreton de la italaj trupoj en januaro 1943. La libro estas unu el la klasikaĵoj de la itala nuntempa literaturo.

Poste aldone al verkoj pri la milita periodo li eldonis rakontojn kaj romanojn pri sia naskiĝa tero, kiuj reflektas lian grandan amon por la naturo kaj la bestoj.

Li gajnis plurajn naciajn literaturajn premiojn: Viareggio, Bagutta, Campiello, Grinzane Cavour, Feltrinelli, Chiara kaj Flaiano.

Pro lia sentemo al la naturo kaj la montoj la Universitato de Padovo doktorigis lin honoris causa en scienco pri arbara mastrumado kaj medio la  11-an de majo 1998.

La verkisto mortis en Asiago la 16-an de junio 2008.

En 2010 naskiĝis la Mario Rigoni Stern-Premio pri Multlingva Literaturo de la Alpoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La sekva listo enhavas la verkojn de Mario Rigoni Stern publikigitajn en la itala. De kelkaj el ili, ekzistas la traduko en pluraj lingvoj sed ĝis nun neniu estis tradukita al Esperanto

  • Il sergente nella neve. Ricordi della ritirata di Russia, Torino, Einaudi, 1953. Premio Bancarellino 1963.
  • Il bosco degli urogalli, Torino, Einaudi, 1962.
  • La guerra della naia alpina, a cura di, Milano, Ferro edizioni, 1967.
  • Quota Albania, Torino, Einaudi, 1971.
  • Ritorno sul Don, Torino, Einaudi, 1973.
  • Storia di Tönle, Torino, Einaudi, 1978. Premio Campiello e Premio Bagutta
  • Uomini, boschi e api, Torino, Einaudi, 1980.
  • L'anno della vittoria, Torino, Einaudi, 1985. .
  • Amore di confine, Torino, Einaudi, 1986.
  • Il magico kolobok e altri scritti, Torino, La Stampa, 1989.
  • Il libro degli animali, Milano-Torino, Emme-Einaudi, 1990.
  • Arboreto salvatico, Torino, Einaudi, 1991.
  • Compagno orsetto, Trieste, Elle, 1992.
  • Il poeta segreto, Catania, Il girasole, 1992.
  • Le voci del Trentino, Trento, La corda pazza, 1993.
  • Le stagioni di Giacomo, Torino, Einaudi, 1995.. Premio Grinzane Cavour
  • Sentieri sotto la neve, Torino, Einaudi, 1998. Inverni lontani, Torino, Einaudi, 1999.
  • Tra due guerre e altre storie, Torino, Einaudi, 2000.
  • L'ultima partita a carte, Torino, Einaudi, 2002
  • Aspettando l'alba e altri racconti, Torino, Einaudi, 2004.
  • I racconti di guerra, Torino, Einaudi, 2006.
  • Stagioni, Torino, Einaudi, 2006.
  • Quel Natale nella steppa, Novara, Interlinea, 2006.
  • Racconti di caccia, Torino, Einaudi, 2011.
  • Il coraggio di dire no. Conversazioni e interviste 1963-2007. A cura di Giuseppe Mendicino, Torino, Einaudi, 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Motta, Rigoni Stern, Firenze 1982.
  • M. Buzzi, Invito alla lettura di Rigoni Stern, Milano 1985.
  • G. Amoroso, in Narrativa italiana 1984-1988, ivi 1989.
  • A. Zanzotto, in Aure e disincanti, ivi 1994.
  • E. Gherib, Espace intime, espace commun : Mario Rigoni Stern écrivain entre guerre et paix, Paris, Editions Publibook Université, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]