Henriko la Fiera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Fiera
Duko de Saksio kaj de Bavario
Henriko la Fiera en Weingartener Stifterbüchlein, ĉirkaŭ 1510
Henriko la Fiera en Weingartener Stifterbüchlein, ĉirkaŭ 1510
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1108
Morto 20-an de oktobro 1139 (1139-10-20)
en Quedlinburg
Tombo imperiestra katedralo en Königslutter
Familio
Dinastio Velfoj vd
Patro Henriko la 9-a de Bavario vd
Patrino Wulfhilde of Saxony vd
Gefratoj Sophia van Beieren • Judita de Bavario, dukino de Ŝvabio • Mathilde of Bavaria • Welf la 6-a • Konrado de Bavario vd
Edz(in)o Gertrude de Süpplingenburg vd
Infanoj Henriko la Leono vd
Parencoj Lotaro la 3-a • Frederiko la 2-a, duko de Ŝvabio vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Duko de Saksio
Henriko la 2-a
Dum 1137–1138
Antaŭulo Lotaro
Sekvanto Alberto la Urso
Duko de Bavario
Henriko la 10-a
Dum 1126–1138
Antaŭulo Henriko la 9-a
Sekvanto Leopoldo
Margrafo de Toskanio
Dum 1136–1139
Antaŭulo Engelbert von Spanheim
Sekvanto Ulrich von Attems
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henriko, dekstre kun la bogepatroj Lotaro kaj Richenza; tomboskulpturo de 1708 el la Imperiestra katredralo de Königslutter

Henriko la Fiera (germane Heinrich der Stolze; naskiĝis ĉirkaŭ 1108, mortis la 20-an de oktobro 1139 en Quedlinburg) estis duko de Bavario kaj Saksio estante el la dinastio de la Velfoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de Henriko la 9-a, "la Nigra" (mortis 1126) li sekvis la patron kiel duko de Bavario kaj edziĝis la 29-an de majo 1127 kun Gertrud, la ununura filino de imperiestro Lotaro la 3-a. Ŝi havigis al la Velfoj la alodojn brunsvigajn kaj northeim-ajn en la Duklando Saksio.

Henriko kuraĝe batalis por Lotaro kontraŭ la Ŝtaŭfoj kaj akompanis lin en 1136 dum la dua kampanjo al Romo. Kompense li ricevis la Margrafion Etrurio (Toskanio) kaj fare de la papo la Bienojn matildajn. Ĉar Lotaro, revenante el Italujo, nomumis lin ĝuste antaŭ sia morto en 1137 duko de Saksio kaj transdonis al li la regnajn insignojn, li kandidatis promesplene por la imperiestreco. Tamen li estis repuŝita, verŝajne pro troa aroganteco kaj potenco. En 1138 li ja donis la insignojn al Konrado la 3-a sed rifuzis rezignadon je siaj duklandoj. Li sekve estis proskribita kaj Saksio estis donita al Alberto la Urso. Henriko forpelis la malamikojn el Saksio kaj defendis la landon sukcese kontraŭ Konrado. Sed li tuj mortis 31-jara kaj estis entombigita en Königslutter.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 97, kio legeblas tie ĉi interrete.