István Békeffi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Békeffi
István Békeffi (dekstre), Ida Turay (meze) en la Hungara Radio
István Békeffi (dekstre), Ida Turay (meze) en la Hungara Radio
Persona informo
Békeffi István
Naskonomo Békeffi István Miklós
Naskiĝo la  31-an de aŭgusto 1901(nun 1901-08-31)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto la 9-an de junio 1977
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Ida Turay vd
Profesio
Okupo scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Békeffi [iŝtvAn bEkefi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun plena nomo) Békeffi István Miklós estis hungara verkisto, scenaristo, komikisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Békeffy (la prononco ne ŝanĝiĝas). Lia nevo estis László Békeffi, lia edzino estis Ida Turay.

István Békeffi [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1901 en Szeged, li mortis la 9-an de junio 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Békeffi frekventis militajn mezlernejojn Nagyvárad kaj Sopron, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li verkis la unuan teatraĵon en 1926, en la sama jaro li edziĝis, la unuan scenarlibron li verkis en 1934. Ekde tiam li konstante verkadis. Post la 2-a mondmilito li redaktis ankaŭ revuon 2 jarojn. Depost la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Svislando, kie li verkis germanlingvajn scenarlibrojn. Li hejmenvenis en 1971. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1953.

Elektitaj teatraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hol jártál az éjszaka? (komedio, 1926)
  • Kozmetika (komedio, 1933)
  • Latyi Matyi mint Robinson (poemeca verko, 1946)
  • Angyal szállt el Brooklyn felett (romano germane, Munkeno, 1958)
  • Der Hund der Bozzi hiess (romano germane, Berlino, 1965); el tio li kreis scenarlibron hungare por muzikalo: A kutya, akit Bozzi úrnak hívnak (1976, prezentita en Operetoteatro (Budapeŝto))

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • A régi nyár (1928)
  • Az okos mama (1931)
  • Beszterce ostroma (1948)
  • Déryné (1951)
  • Mese a 12 találatról (1956)
  • Egy angyal szállt le Brooklynban (germane, 1957; itala-hispana filmo; baldaŭ en romana formo)
  • A hazug (germane, 1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]