Philipp Friedrich von Hetsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Friedrich von Hetsch
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1758 (1758-09-10)
en Stutgarto
Morto 31-an de decembro 1838 (1838-12-31) (80-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto
Familio
Infano Gustav Friedrich von Hetsch
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memportreto de Philipp Friedrich von Hetsch, antaŭ 1790

Philipp Friedrich von HETSCH (naskiĝinta la 10-an de septembro 1758 en Stuttgart, mortinta samloke la 31-an de decembro 1838) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li trejnitis ĉe la Alta Karla Lernejo (Hohe Karlsschule) ĉe Nicolas Guibal kaj Adolf Friedrich Harper kaj estis intima amiko de Ŝilero. En 1780 li iris Parizon por lerni ĉe Joseph Marie Vien kaj Claude Joseph Vernet. Post reveno en la jaro 1782-a li iĝis kortega pentristo kaj vivis inter 1785–87 en Romo. En 1795 li iĝis profesoro kaj dek jarojn pli malfrue galeridirektoro en sia naskiĝurbo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li nombriĝis inter la plej gravaj artistoj de la klasikisma periodo. Tamen li neniam sukcesi forĵeti entute skolajn trajtojn akiritajn en Franclando. Li plejofte traktis heroajn intrigojn aŭ de mitologio aŭ de historio. Poste li prenis ankaŭ kristanajn rakontojn por bildigi ilin. Lia forto kuŝis pli en la farado de belaj detaloj ol en prezento de grandeco. La plejmulto de liaj bildoj troviĝas en la Reĝa rezideja kastelo de Stuttgart. En la Reĝa muzeo estas du bildoj: Cornelia, die Mutter der Gracchen kaj Ritter Albonack, dem König Alfred seine Töchter zeigend.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 284-285, kio legeblas interrete tie ĉi.