Historia verdadera de la conquista de la Nueva España

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia verdadera de la conquista de la Nueva España
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bernal Díaz Del Castillo
Lingvoj
Lingvo meza hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1632
Ĝenro Chronicles of the Indies
vdr

La Historia verdadera de la conquista de la Nueva España estas verko de Bernal Díaz del Castillo, kiu estis unu el la soldatoj partoprenantoj en la majoritato de la okazintaĵoj de la konkero de Meksiko en la 16a jarcento.

Ĝi rakontas la procezon de la konkero de Meksiko laŭ aspra stilo, kvankam simpla, lerta kaj rekta. Ĉiu paĝo estas kurioza portreto plenplena je detaloj. Ĝi enhavas priskribojn de lokoj, rakontojn de roluloj, anekdotojn, kritikojn kaj rilatojn de penoj kaj danĝeroj.

Tamen, ne estis precize la fakto diskonigi la agadojn de la hispanoj en libro de aventuroj kio motivis la deziron verki sian Historia verdadera de la conquista de la Nueva España, kvardej jarojn poste. La vera motivo estis la esprimo neniam senti sin bone pagita en premioj (teroj kaj indianoj) al liaj multaj meritoj. Li fokusas al la malmulta gloro kiun lasis Hernán Cortés al la soldatoj, veraj farantoj de la konkero.

Ĝenerale oni povas diri, ke la ĉefa celo estis la defendo de la rolo kiu en la konkero ludis la simplaj personoj kiuj helpis la gravulojn konkeri ties famon kaj kontraŭdiri iomete la historiistojn kiuj helpis nur la ĉefrolulojn kiel Gomara, kiuj forgesis la gravon de la simplularo kaj normalaj soldatoj sen kio la konkero ne estus eblinta. Bernal tiel asertas, ke maljustas vidi en la jam markiso Cortés la ununura aganto de la konkero kaj kontroligo de la centramerikaj teritorioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CERVANTES de Salazar, Francisco (1554) "Crónica de la Nueva España" (1985) Juan Mirelles Ostos, México, eld. Porrúa ISBN 968-452-073-5 reta eldono Cervantes Virtual, [1] Konsultita la 4an de julio 2017.
  • CORTÉS, Hernán (1518-26) "Cartas de relación" (2003) Mario Hernández Sánchez-Barba, Madrid, eld. Dastin ISBN 84-492-0352-X reta eldono Historia Junta de Castilla y León, [2] Arkivigite je 2008-09-17 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 31an de januaro 2009.
  • CHAMBERLAIN, Robert S. (1982) "Conquista y Colonización de Yucatán (1517-1550)", México, eld. Porrúa, ISBN 968-432-734-X
  • DÍAZ del Castillo, Bernal (1568) "Historia verdadera de la conquista de la Nueva España" (1939) Joaquín Ramírez Cabañas, México, eld. Pedro Robredo reta eldono, Tomo I, Tomo II en Cervantes Virtual, Konsultita la 4an de julio 2017.