Joachim Meisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Meisner
Germana ĉefepiskopo kaj kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1933 (1933-12-25)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 5-an de julio 2017 (2017-07-05) (83-jaraĝa)
en Bad Füssing
Mortis per korhalto vd
Tombo Katedralo de Kolonjo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanaeklezia latino vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • romkatolika diakono • ĉefepiskopo • kristana teologo • katolika episkopo vd
Laborkampo katolika eklezioreligio vd
Episkopo de Berlino
Dum 1980-1989
Antaŭulo Alfred Bengsch
Sekvanto Georg Maximilian Sterzinsky
Ĉefepiskopo de Kolonjo
Dum 1989-2014
Antaŭulo Joseph Höffner
Sekvanto Rainer Maria Woelki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karl Lehmann, Gerhard Schaffran, Joseph Ratzinger kaj Joachim Meisner (de maldekstre) en 1987 en Dresdeno

Joachim MEISNER (naskiĝis la 25-an de decembro 1933 en Breslau, mortis la 5-an de julio 2017 en Bad Füssing) estis romkatolika episkopo kaj germana teologo. Li estis kolonja ĉefepiskopo inter 1989 kaj 2014. Li antaŭe funkciis kiel episkopo de Berlino de 1980 ĝis 1989. Kardinalo li estis kreita kardinalo en 1983. Li estis ĝenerale konsiderita kiel la gvida konservativa katolika figuro de Germanio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Meisner studis en la Porpastra Seminario de Erfurto de 1959 ĝis 1962 kaj fariĝis diakono la 8an de aprilo 1962. La 22an de decembro 1962, li estis ordinita pastro fare de episkopo Josef Freusberg, helpepiskopo Diocezo de Fulda. Inter 1963 kaj 1975, Meisner funkciis kiel armea pastro en Heilbad Heiligenstadt (Kirko Sankta Egidio) kaj en Erfurto (Preĝejo Sankta Kruco (Erfurto)). Li ankaŭ funkciis kiel dioceza direktoro de Caritas. Dum lia pastoreca laboro li antaŭenigis siajn studojn en la Pontifika Gregoria Universitato kie li doktoriĝis pri teologio en la jaro 1969-a.

Episkopeco[redakti | redakti fonton]

En 1975, li estis elektita titulara Episkopo de Vina kaj helpepiskopo al la Apostola administranto de la regiono Erfurt-Meiningen. Li estis elektita kiel delegito al la Kvara Sinodo de episkopoj ĉe Vatikano en 1977, kie li renovigis amikecon kun Karol Wojtyła. Li kreitis berlina episkopo en 1980 kaj kardinal sacerdoto de la ordeno de Santa Pudenziana dum la konsistorio de februaro 1983. En 1988 post la morto de Joseph Höffner, Meisner estis antaŭenigita al la pozicio de Ĉefepiskopo de Kolonjo, posteno kiun li daŭre tenis ĝis 2014. Li estis unu el la kapelektistoj kiuj partoprenis la 2005-a konklavo kiu elektis papon Benedikto la 16-a. Kardinalo Meisner estis la episkopo dum la 20-a Monda Junulara Tago en aŭgusto 2005 en la arkidiocezo en Kolonjo kiu altiris pli ol unu milionon da homoj. Kiel la gvidanto de la plej granda kaj plej riĉa diocezo de Germanio, la kardinalo tenas tre signifan moralan kaj socian pozicion, ankaŭ.

Meisner regule vojaĝis al Romo por renkonti papon Benedikto malpublike. La 21an de oktobro 2013, li renkontis papon Francisko. En la 18.9.2012 kardinalo Meisner estis nomumita fare de Benedikto la 16-a kiel sinoda patro Sinodo-Patro por la veninta orda plenkunsido de la episkopa sinodo.

En februaro 2013 kardinalo Meisner aprobis la uzon de kelkaj postkoitaj piloloj por seksperfortviktimoj post kiam li lernis ke ili ne stimulis abortojn kaj povus esti uzitaj en katolikaj hospitaloj. Li ŝanĝis sian politikon post kiam du katolikaj hospitaloj rifuzis trakti seksperfortviktimojn ĉar ili ne estis rajtintaj preskribi la pilolon. Kardinalo Meisner partoprenis en 2013 la konklavon kiu elektis papon Francisko. Ĉe la inaŭguro de papo Francisko, kardinalo Meisner estis unu el la ses kardinaloj kiuj faris la publikan agon de obeemo nome de la kardinalaro La 25an de decembro 2013, kardinalo Meisner fariĝis 80 kaj perdis la rajton partopreni estontajn konklavojn kaj li submetis sian eksiĝon, kiu papo Francisko akceptis. La 28an de februaro 2014, lia eksiĝo kiel ĉefepiskopo ekvalidis. Dioceza administranto Stefan Heße gvidis la arkidiocezon ĝis posteulo, Rainer Woelki, estis nomumita la 11an de julio kaj instalita kiel Ĉefepiskopo la 20an de septembro 2014.

En novembro 2016, Meisner, kune kun tri aliaj kardinaloj, en publika letero petis Francisko klarigi diversajn malklarajn punktojn de doktrino papa leviĝintajn post la publikigo de la encikliko Amoris Laetitia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]