Cha Du-ri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cha Du-ri
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1980 (1980-07-25) (43-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno,  Okcidenta Germanio
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Korea Universitato
Familio
Patro Cha Bum-kun
Frat(in)o Cha Se-jji
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Cha Du-ri (en korea 차두리, naskiĝis la 25-an de julio 1980 en Frankfurto ĉe Majno) estas sudkorea futbalisto ludanta kiel dekstraflanka defendanto aŭ helpanto. Filo de Cha Bum-kun, estinta reprezentanto de la lando kaj la unua en historio koreo en la Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga).

Kluba kariero[redakti | redakti fonton]

Cha naskiĝis en Germanio, kiam lia patro ludis en futbalteamo de Eintracht Frankfurt. Poste foriris al Sud-Koreio kaj en 2002 finis Korean Universitaton kun sidejo en Seulo. Somere de la sama jaro revenis al Germanio iĝante futbalisto de Bayer 04 Leverkusen. Tamen ne debutis en Bundesliga, ĉar samsezone estis prunteprenita al alia klubo. De 2003 ludis en Eintracht Frankfurt. Somere 2006 transiris por du jaroj al Mainz 05. En 2009 ekludis en SC Freiburg. Junie 2012 subskribis dujaran kontrakton kun Fortuna Düsseldorf, kaj marte 2013 same dujaran kontrakton kun FC Seul.

Kariero kiel reprezentanto[redakti | redakti fonton]

En 2001 debutis en Sudkorea nacia teamo de futbalo ĉe kuntrejnisto Guus Hiddink. En 2002 iĝis skipano por Futbala Mondpokalo 2002 en Sud-Koreio kaj Japanio. Ankaŭ ludis en Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]