Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua germania ligo de futbalo
emblemo
nacia futbala ligo
nacia ĉampionkonkurso
Komenco 24-a de aŭgusto 1963 vd
Antaŭe 2-a Germana Ligo de Futbalo vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Unua germania ligo de futbalo - germane nomata Fußball-Bundesliga (prononco laŭ sistemo IFA ˈfuːsbal ˈbʊndəsˌliːɡa), laŭvorte "Futbala Federacia Ligo", ofte mallongigata Bundesliga - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Germanio. Temas pri la nacia futbala ligo kun la sume plej alta nombro de matĉaj spektantoj tutmonde. Ĉe la supro de la liga sistemo de la Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund, DFB), la Bundesliga estas la plej grava futbala konkurado en Germanio. En ĝi 18 teamoj inter aŭgusto kaj junio konkuras unu kontraŭ la alia, kaj ĉiuj teamoj en tiu periodo renkontiĝas po dufoje, unufoje en la stadiono de la unua kaj duafoje en la stadiono de la dua teamo. Kutime la matĉoj okazas sabate, malpli ofte vendrede vespere aŭ dimanĉe posttagmeze, tiel ke plej eble granda nombro da spektantoj havu libertempon kaj povu senprobleme spekti la konkurojn. Post junio, la du teamoj de plej malbona rezulto cedas sian lokon al la du plej bonaj teamoj de la dua germania ligo de futbalo, kaj mem sekvajare konkuras en tiu dua ligo. Krome ekde la jarsezono 2008/2009 la tria malplej bona teamo de la unua ligo kaj la tria plej bona teamo de la dua ligo en po du apartaj matĉoj decidas kiu el ili sekvajare konkuru en la unua kaj kiu en la dua ligo.

Ĉiuj klubaj teamoj el la unua germania ligo de futbalo kvalifikiĝas por la turniro pri la pokalo de la Germana Futbal-Asocio (germane DFB-Pokal). La gajninta teamo de la Bundesliga kaj la gajninta teamo de la DFB-Pokal en plia matĉo decidas pri la titolo de DFL-Supercup (superpokalo de la "germania futbala ligo", la aparta asocio de profesiaj futbalklubaj teamoj, dum la Germana Futbal-Asocio principe reprezentas ĉiujn futbalklubojn en Germanio kaj ties membrojn, kiuj kompreneble je plej granda parto ne estas profesiaj futbalistoj).

Atentindas ke principe la vorto "Bundesliga" nur signifas "Federacia Ligo", en senco de "nacia sporta ligo", kaj en germanlingvaj federaciaj ŝtatoj Germanio kaj Aŭstrio signas multajn ligojn de diversaj sportaj disciplinoj, de viraj kaj de virinaj teamoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj. Kvankam kutime en la germana lingvo subkompreniĝas ke la vorto "Bundesliga" sen precizigo aludu al la unua germania ligo de futbalteamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj, fakte ekzistas multaj pliaj tiunomaj sportaj ligoj.

Germanaj teamoj de unua Bundesliga en la sezono 2023-24[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭgsburgo: FC Augsburg
  2. Berlino: Union Berlin
  3. Bochum: VfL Bochum
  4. Bremen: Werder Bremen
  5. Darmstadt: SV Darmstadt 98
  6. Dortmund: Borussia Dortmund
  7. Frajburgo: SC Freiburg
  8. Frankfurto: Eintracht Frankfurt
  9. Heidenheim: 1. FC Heidenheim
  10. Hoffenheim: TSG 1899 Hoffenheim
  11. Kolonjo: 1. FC Köln
  12. Lepsiko: RB Leipzig
  13. Leverkusen: Bayer 04 Leverkusen
  14. Majenco: Mainz 05
  15. Mönchengladbach: Borussia Mönchengladbach
  16. Munkeno: FC Bayern München
  17. VFB Stuttgart
  18. VFL Wolfsburg